JesPeranto

Tie ĉi vi trovos artikolojn pri praktika uzado de Esperanto en internaciaj kontaktoj.
Ni invitas ankaŭ aliajn fakajn E-organizaĵojn prezenti sian aktivadon.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Universala Esperanto-Asocio

Projekto INTERKULTURO

Kial interkultura edukado?

Sojle de la 21-a jarcento - almenaŭ por iu parto de la homaro - rapide kreskas la komunikeblecoj kvante kaj kvalite. Plivastiĝas la alirebloj al la mondaj komputilaj retoj, plirapidiĝas kaj plimultiĝas la personaj dokument-interŝanĝoj, pliriĉiĝas la publike alireblaj inform-fontoj, varias la topologio de la komunik-sistemoj. Oni komencas tele-lerni kaj tele- labori eĉ granddistance.

La kerna problemo por edukistoj estas trovi konkretajn solvojn, kiuj unuflanke kontentigu la bezonojn je agnosko de individuaj kaj etnaj identecoj kaj aliflanke la bezonojn je facila komunikado inter la uloj kaj la grupoj je monda skalo.

Projektaj celoj kaj strukturo

Kiel jam sugestas ĝia nomo, Projekto Interkulturo celas kontribui al "interkultura" edukado en klasoj de diversaj mondopartoj, kiuj kunlaboras inter si, kvazaŭ ili estus en unu sama lernejo. Projekto Interkulturo koncernas ĉiajn klasanojn (indiĝenajn kaj enmigrintajn), celante evoluigi en ili:

- sciojn pri alies kulturoj;

- kapablojn kompari kulturajn trajtojn laŭloke variantajn;

- lertecon en kunligo de geografiaj faktoroj (fizika medio, ekonomiaj kondiĉoj, historiaj tradicioj, najbaraj rilatoj, ktp.);

- kapablon alpreni alies vidpunktojn kaj klarigmanierojn de la fenomenoj;

- superadon de la memcentraj mondrigardoj.

Kiom eble la kunlaborantaj klasoj utiligos kiel komunik-kanalon la komputilan Interreton.

Tamen, komence, oni helpos la partoprenon de klasoj sen retaliro per paperpoŝta alsendo de elpresaĵoj.

La laborperiodoj estos principe jarduonaj

La oficiala komenco de la enklasa kaj interklasa laborado okazos en septembro 1999, kvankam estas jam antaŭvideblaj pli aŭ malpli fruaj eniroj.

Partoprenontaj klasoj

Jam aliĝis ĉ.60 klasoj el ĉ.20 landoj - de Laponujo ĝis Patagonio, de Japanujo tra Nepalo kaj Togolando ĝis Kanado. Antaŭvideble alia deko eniros antaŭ septembro, kiam eklaboros la Interreta Kvazaŭa Lernejo.

Projekta kunordigo

Al la Sciencan Komitaton apartenas fakuloj respektive samlandaj de la partoprenantaj lernejoj, por ebligi laŭlokan superrigardon de la klasa agado kaj helpi kunordigatan disvolvon kaj enkadrigon, ankaŭ rilate eventualajn similcelajn naciajn "programojn".

La internaci-nivelan kunordigadon de la iniciato, kaj speciale la planadon kaj realigon de la Kvazaŭa Lernejo T. Sekelj komence subtenas plenumgrupo, kadre de Instruscienca Laboratorio de Tria Roma Universitato, nun konsistanta el: d-rino Luigia Acciaroli, d-ro Renato Corsetti, d-ro Maŭro La Torre.

Kvazaŭa lernejo "Tibor Sekelj"

Kvazauxa lernejo

Por faciligi la komunikadon de la datumoj kaj la publikigon de la rezultoj, la klasoj partoprenantaj projekton Interkulturo estos reprezentataj en unu Interreta "ejo", kvazaŭ ili kune konsistigus unu lernejon, nomatan Tibor Sekelj (Tibor Sekelj, 1912-1988, estas mondkonata jugoslava land-esploristo kaj verkisto, filmreĝisoro, muzea direktoro kaj prezidento de Internacia Geografia Societo.)

Alivorte, la kvazaŭa lernejo estas TTT-paĝaro (t.e. aŭdvida hiperteksto), kie troviĝas pluraj "lernoĉambroj", laborejo kaj servejoj, utilaj por la plenumo de la projektitaj celoj. Ĝi funkcios plimalpli jene:

- enirante iun lernoĉambron, la infanoj trovos informojn pri la respektiva klaso (portreto kaj nomoj de klasanoj, instruistoj kun siaj instrufakoj, klasaj esplor-planoj kaj protokoloj, retpoŝta kontaktilo, ktp.);

- pasante al la koridora afiŝejo, ili povos afiŝi siajn publikajn mesaĝojn (kontakt-proponoj, alvokoj, atingoj);

- en la biblioteko la lernejanoj konsultos ĉiajn dokumentojn (tekstajn, bildajn, aŭdajn), kie troveblas informoj utilaj por iliaj esploroj, pri la kulturaj kaj fizikaj ecoj de la studataj regionoj;

- krome ili havos je disponon gazetejon kun alligoj al interesaj interretaj gazetoj;

- grava ero de la kvazaŭa lernejo estos LIL (la Lingva Interreta Laborejo), kie ili povos sin ekzerci pri la lernata lingvo;

- la instruistoj trovos en sia salono diskutejon por instruistaraj kunsidoj, profesian bibliotekon pri intekultura edukado, ktp.;

- en la sekretariejo oni povos traserĉi la sliparon de la lernejanoj kaj tiun pri la instruistaro;

- en la estrejo la edukistoj trovos la planojn de projekto Interkulturo, la kontaktojn kun la respondeculoj de la diversaj taskoj kaj kun aŭspiciantoj (ILEI, UEA, espereble Unesko, ktp.), kaj fine dokumentojn pri la atingoj;

- en la halo la klasoj povos ekspozicii la rezultojn de siaj esploroj, kiujn la vizitantoj povos konsulti laŭteme aŭ laŭklase;

- fine apud la enirejo la vizitantoj povos legi informilojn pri la funkciado de lernejo redaktitaj en ĉiuj lingvoj de partoprenantaj klasoj.

Kompreneble temas pri plumuntebla strukturo, kiu kreskados iom post iom, laŭ la bezonoj de la travivota fazo.

Interkulturaj esploroj

Interne de la kvazaŭa lernejo T. Sekelj ĉiu klaso kunlaboros kun aliaj samnivelaj klasoj pri temoj kune elektitaj. En ĉiu jarduono la partneraj klasoj interkonsentinte pri iu temo je komuna intereso, kolektos kaj interŝanĝos dokumentaĵojn pri ĝi, "legos", komparos kaj prilaboros la ricevitajn materialojn kaj kunmetos ekspozicieton, kie ĝi prezentos siajn sintezojn kaj konkludojn.

Lingva akirado

La laborlingvo de la projekto estas Esperanto.

Por lernigi la lingvon la instruistoj rajtos uzi ĉiajn ilojn laŭ sia medio, gusto kaj bontrovo.

Tamen la organizantoj de la kvazaŭa lernejo Sekelj proponas iujn lernmaterialojn, plimalpli taŭgajn, laŭ la aĝo de la klasanoj.

Nun oni planas konstruon de Lingva Interreta Laborejo (LIL), kie la lernantoj povos ekzerci kaj pritaksi siajn lingvajn kapablojn (skriba kaj parola teksto-kompreno, prirakontado, priskribado, elparolado, laŭtlegado, diktata skribado, vortsignifa rekono, ktp.)

Finproduktoj

Laŭ la nuna antaŭvido la disvolviĝo de projekto Interkulturo en la lernejoj daŭros 2 jarojn (ekde septembro 1999-a ĝis aŭgusto 2001-a).

La ĉefaj esplorproduktaĵoj publike aperos en la Kvazaŭ-lerneja TTT-paĝaro.

Fine de la unua kaj dua partopren-jaro oni kontrolos la lingvajn akirojn de ĉiuj klasanoj per etaj, tamen komune normigitaj, testoj.

Fine de la unua laborjaro, dum aŭgusto 2000-a (ĉu en Telavivo?), oni aranĝos pritaksan mezprojektan seminarion, kun partopreno de reprezentantoj el la klasoj kaj de instrufakuloj, por pridiskuti la disvolvan staton de la projekto.

La konkludon de la Projekto en aŭgusto 2001-a markos vasta publika simpozio, kie prezentiĝos kaj diskutiĝos la atingitaj edukaj rezultoj.

kompleze al la kunordiganto de la plenumgrupo
Maŭro La Torre, Italio (Romo)

Pli detale pri la projekto INTERKULTURO vi povas legi en ĝia TTT-ejo <http://lps.uniroma3.it> aŭ en broŝuroj, kiuj jam ekzistas en pluraj lingvoj.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 4-5


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>