MiOpe


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Se vi skribas bele, ĉu vi estas bela?

Manskribajxoj

Vi eble ridos pri la demando en la titolo, sed amaso da maljunaj profesoroj kun blankaj barboj kaj naz-pinĉaj okulvitroj okupiĝis pri ĝi dum la lasta jarcento.

Nu, kio okazis? En la pasintaj jarcentoj kaj fine en la 19-a jarcento lingvistoj (tiam ili havis la nomon "filologiistoj") malkovris amason da faktoj pri la manieroj, laŭ kiuj homoj skribas siajn lingvojn, sed ili multe pli interesiĝis pri la ĝeneralaj sistemoj skribi lingvon ol pri la individuaj variaĵoj skribi. Mi ne refaros ĉi tie la tre ĉarman historion, kiu portis nin de la desegno de brulanta domo al frazo skribita ĝuste per la literoj d, o, m, o, b, r, u, l, a, s.

Tamen, same en la 19a jarcento, aktivis ne nur lingvistoj sed ankaŭ homoj kiuj ekinteresiĝis pri psiĥologio. Certe temis pri nur ankoraŭ komencaj provoj, sed oni rajtas aserti, ke Freud [Frojd] estis nur la ensistemiganto kaj donanto de scienca prestiĝo al studoj, kiuj komenciĝis multajn jardekojn antaŭ li.

Ĉi tiuj psiĥologiistoj ne nur interesiĝis pri la ĝeneralaj leĝoj de la homa pensmaniero sed ankaŭ pri la individuaj mensoj, kiujn ili provis kompreni tra la eksteraj ago-manieroj de homoj. Ilia atento estis kaptita, interalie, de la malsama maniero, laŭ kiu unu individuo skribas rilate al alia individuo, kaj ili komencis analizi kaj enklasigi.

Tuj montriĝis tamen kelkaj faktoroj, kiuj iel ĝenas ĉi tiun analizadon kaj enklasigadon.

Je internacia nivelo ĝi apenaŭ estas ebla. Fakte en ĉiu lando pro faktoroj, pri kiuj ni eble parolu en alia artikolo, evoluis malsamaj skrib-stiloj. Germanaj infanoj estas instruataj "desegni" siajn literojn en alia maniero rilate al francaj infanoj, rusoj - rilate al bulgaroj, ktp. Tiuj malsamecoj, transdonataj de generacioj da instruistoj al la postaj generacioj, daŭras ĝis nun. Krome ekzistas malsamaj ideoj (almenaŭ en latin-alfabetaj landoj) pri la preferinda maniero instrui skribadon (ĉu komenci per la grandaj literoj kaj poste transiri al la malgrandaj aŭ inverse? ĉu komenci per neligataj malgrandaj literoj kaj poste transiri al la ligataj? ktp.).

La problemo estas tiom sentata, ke Unesko mem ne nur faris neaŭskultatajn rezoluciojn pri Esperanto, sed ankaŭ faris neaŭskultatajn rezoluciojn pri la plej bona maniero instrui skribadon en lernejoj.

Cetere ĉiu parolanto de Esperanto havas foje en la vivo la sperton ricevi manskribitan leteron en Esperanto, kiun li tre malfacile povas deĉifri. Aŭ, inverse, spertaj esperantistoj povas diveni la landon, el kiu venas manskribitaj leteroj, nur rigardante la skrib-stilon.

Ĉiukaze, se oni sukcesas preteriri la influon de la nacia skrib-stilo, oni povas komenci rimarki, ke je individua nivelo la skrib-manieroj estas tre malsamaj. Tion niaj grafologiistoj provis kompreni.

Ili enklasigis la skribojn ĉefe laŭ la jenaj elementoj:

- grandeco de la skribitaj literoj;

- dismeto de la skribo en la paĝo;

- kunligomaniero de la unuopaj literoj;

- rapideco de la skribado;

- reguleco de la skribomaniero;

- desegno de la literoj (simpla aŭ ellaborita);

- anguleco rilate al la skriblinio (literoj pendantaj dekstren aŭ maldekstren).

Kaj ili faris amason da psiĥologiaj kunligoj inter tiuj trajtoj kaj la personeco de la skribinto.

Kelkaj estas tute ĝeneralaj kaj sufiĉe akceptataj de ĉiuj. Ni vidu kelkajn ekzemplojn:

- se oni skribas tute regule kaj simetrie en la paĝo, tio certe malkaŝas iun bazan elementon de ordo en la personeco de la individuo;

- se oni skribas tre malgrande aŭ tre grande, tio malkaŝas aliajn elementojn en la personeco de la skribinto, en lia maniero konsideri sin rilate al la ceteraj homoj;

- virinoj ĝenerale emas havi pli da rondaj literoj (rondigas ĉiun angulon), dum viroj emas havi pli da angulaj anguloj (ne interesiĝas pri beligado de la realo);

- se oni havas skribon, kiu kliniĝas maldekstren, aŭ malantaŭen, rilate al la skriblinio, tio certe montras malemon je sociaj rilatoj, deziron ne rilati kun aliaj homoj;

- se oni havas tre ellaboritan subskribon, kiu emas supreniri de la skriblinio, oni emas aserti sin kaj oni havas grandan opinion pri si mem;

- se oni havas tre malgrandan subskribon, eventuale kaŝitan en la maldekstra flanko de la folio, oni ne havas grandiozan bildon pri si mem.

Aliflanke, se oni foriras de tiuj iom ĝeneralaj konstatoj, la opinioj inter la studantoj de ĉi tiu temo komencas malsami, kaj ni havas ankoraŭ tro malmulte da praktikaj esploroj larĝskalaj por apogi la konkludojn de la fakuloj.

Unu ĝenerala leĝo tamen estis malkovrita pretervole. Tio estas, ke por ĉiu unuopa individuo lia/ŝia skribomaniero estas sistemo. Alivorte mi eble skribas la literon "r" kiel se ĝi estus la litero "v", sed en tiu kazo mi aldonas al la litero "v" iun, kvankam malgrandan, malsamecon, tiel ke mi mem ĉiam povas distingi la du literojn kaj relegi tion, kion mi skribis.

En la fino de la pasinta jarcento oni ĉefe interesiĝis pri la skribmaniero de famaj homoj (ĉu la personeco de Napoleono estas klare videbla tra lia subskribo?), nun oni pli emas okupiĝi pri normalaj homoj, sed grandaj esploroj en ĉi tiu kampo ne ricevas apogon kaj financadon, ĉar oni multe misuzis grafologion dum la pasintaj jardekoj. Tre ofte oni uzis ĝin por mistifiki homojn kaj trompi ilin. Tre ofte ĝi iĝis la "labor-kampo" de profesiaj divenistoj, kiuj kontraŭ mono klarigis al la simpluloj la estontecon, la karakteron kaj la nombron de estontaj gefiloj.

Aliflanke nun la afero iĝas ĉiam malpli grava, ĉar pli kaj pli homoj skribas per meĥanikaj rimedoj (skribmaŝinoj, komputiloj, plej malsamaj klavaroj) kaj la individuaj malsamecoj de la literformoj malaperas. Jam nun praktike estas neeble ricevi longajn, plurpaĝajn amleterojn, kiel oni kutimis en la pasinta jarcento. Nun oni maksimume ricevas am-mesaĝon per la interreto, kaj eble oni povas studi la rapidecon de la alveno de la mesaĝo, la uzon aŭ neuzon de Unikodo kaj similaĵojn.

Renato CORSETTI, Italujo (Romo),
scienca esploristo pri psiĥolingvistiko
en la roma universitato "La Sapienza"


Ĉu vi sciis, ke...

La globkrajono en sia nuna formo iĝis 55-jara? Je la 10a de junio 1944 la hungara ĵurnalisto Laszlo Biro, tiam laboranta en Argentino, ricevis por ĝi patentan atestilon.

En Eŭropo oni uzis anasplumojn ĝis la mezo de la 19a jarcento. Poste ilin anstataŭigis skribiloj kun metala plumo. Fakte, metalajn plumojn oni trovis en la ruinoj de la antikva Pompejo, sed ilia amasa uzado komenciĝis en la komenco de la 20a jarcento.

Laszlo Biro konstruis skribilon el metala globeto kaj ujo por rapide sekiĝanta inko super ĝi. Kiam la globeto ruliĝas, ĝi egaltavole kovriĝas per inko kaj poste lasas ĝin sur la paperon.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 6-7


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>