MuzEjo

Bonvenon al nia talent-vartejo!

Karaj legantoj, tie ĉi vi trovos en la sekvaj numeroj viajn verkojn kaj/aŭ recenzetojn pri ili. Bonvolu sendi viajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn al la redakcia adreso: BG-1582, Sofia, Drujhba- 2, PK 18. Se ni taksos viajn literaturaĵojn publikigindaj, ili aperos sur tiuj ĉi paĝoj. Se via talento bezonas ankoraŭ iom da maturiĝo, nia rubrikestro konsilos vin per respondoj en la revuo. (Ni ne aperigos la nomojn de la recenzataj aŭtorojn, nur ties komencajn literojn.) Provizore la sekcio estos nur literatura, sed post kelka tempo, depende de via intereso, ĝi priatentos ankaŭ aliajn artojn.

Nia rubrikestro, la ĉefa ĉevalisto, kiu zorgos pri viaj Pegazoj, estos s-ro Venelin Mitev el Bulgario (Sofio). Jen koncize pri li:

Venelin MITEV (1942) estas bulgara ĵurnalisto kaj publicisto, longjara korespondanto de Bulgara Informa Agentejo (BTA) en Moskvo kaj Parizo, eksĉefredaktoro de la plej populara en Bulgario semajna ilustrita revuo "Paraleli", eksdirektoro de Eldonejo "Pres-Esperanto" kaj nun ĉefredaktoro de revuo "Bulgara Esperantisto". Aŭtoro de du libroj en Esperanto - "Tradukarto" (1990) kaj "Somero cigana" (1993), kaj de du libroj en la bulgara - poezio kaj prozo. Tradukinto aŭ redaktoro de multaj libroj en kaj el Esperanto, kaj same el la franca kaj la rusa.

Ni prezentas s-ron Mitev per kelkaj originalaj verkoj kaj tradukoj.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

AMUZFESTO

amuzfesto


El la libro "Somero cigana":


El la libro "Bonvolu, je via dispono"
de Radoj Ralin, kiun V. Mitev
tradukis en Esperanton:


La deka muzo - Kaisa

La ŝak-ŝatantoj kredas, ke la muzoj estas dek. La dekan muzon "inventis" antaŭ pli ol 200 jaroj la anglo W. Jones en sia poemo "Kaisa". Laŭ li la dio de la milito Marso estis ravita de la bela nimfo Kaisa kaj enamiĝis. Sed ŝi reciprokis liajn sentojn nur post kiam li elpensis la ŝakludon.

Nu, eble la pretendoj de la ŝak-ŝatantoj estas pravigeblaj - ja Kaisa meritus havi lokon inter siaj parnasaj fratinoj, se pro ŝi Marso pretus rezigni pri siaj sangaj okupoj kaj militi nur lude!

Demandeto: Kiuj estas la 9 muzoj pri kiuj "fakoj" ili respondecas?


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 15-16


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>