EspeReto

Onidire, araneoj estas novaĵportistoj.
Nia araneo traserĉos la Interreton
kaj konigos al vi la plej interesajn trovitaĵojn.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Francio atendas la suneklipson

La Franca Poŝto jam ekvendis poŝtmarkon, dediĉitan al la plena suneklipso je la 11a de aŭgusto. En la kvar anguloj vidiĝas diversaj fazoj, kaj en la centro - la plena suneklipso, kia ĝin povos vidi la ŝatantoj de astronomiaj eventoj. 110-kilometra zono de Francio restos sen lumo nur dum du minutoj, sed tio meritas atenton, ĉar la sekva plena suneklipo observeblos post 81 jaroj.

La franca societo "Eklipsinfo" senpage disponigos 8 milionojn da specialaj okulvitroj. Similajn okulvitrojn oni jam vendas. Estas rekomendate, ke oni nepre uzu ilin por observi la suneklipson, ĉar observado sen okulvitroj aŭ sen specialaj nigraj vitroj povas malsanigi la okulojn.


La germanoj forlasos
la bieron pro la verda teo?

Statistikistoj el Munkeno konstatis, ke dum 1998 la germanoj trinkis averaĝe po 4 litrojn malpli da biero (kompare kun 1997). Aliflanke, la averaĝa konsumado de verda teo kreskis je 6 litroj jare - tio estas 150%-a kresko kompare kun la antaŭa jaro! La bierproduktistoj jam maltrankviliĝas pro la moda emo al sana vivmaniero, kiu kaŭzas malemon al biero. Tamen, la germanoj plu okupas la duan lokon rilate al biertrinkado (post la ĉeĥoj).


Urbo-fotoj serĉataj

La germana meteologia servo "Deutscher Wetterdienst" serĉas urbofotojn el la tuta mondo por "Reisewetter" (vojaĝvetero) en Interreto. Ĉe la plej multaj urboj kaj insuloj ĝis nun aperas "Sendu al ni vian urbofoton!" Kie jam estas foto, tie aperas sur ĝi "Multan dankon al ...".

Tio estas bona okazo, ke E-klubo sendu proponon, por ke aperu "Multan dankon al Esperanto- klubo ...".

Por kontroli ĉu jam ekzistas foto, aŭ ĉu vi eble havas ege pli taŭgan foton, vi povas rigardi en Interreto la paĝon:

<http://www.dwd.de/forecasts/reifrm.htm>.

Vi povas sendi vian foton al:
Deutscher Wetterdienst
Referat VK 2
z. H. Hr. Koelschtzky
Postfach 10 04 65
DE-63004 Offenbach

En la 84a UK en Berlino vi povas doni la foton al Detlef Meier, kongresnumero 462.

La temlinio por ambaŭ estu: "Bild fuer Reisewetter von (Esperanto-klubo ...) : urbo-nomo".

Se vi skribas en la germana aŭ la angla, vi plifaciligas la aferon. Ja ne necesas multe da teksto.

Detlef Meier, Germanio, <dmeier.esperanto@gmx.de>


Glosaro pri la Nova Epoko en la Interreto

Mi volas aparte inviti vin viziti novan retejon, kiu prezentas glosaron kun centoj da klarigoj en Esperanto rilate al la temo Nova Epoko (angle - New Age) - kolektiva nomo por ĉiuspecaj ideoj, movadoj kaj grupoj alternativaj, esoteriaj, paranormalaj, religiaj, spiritualismaj aŭ direktitaj al la kampo de sana vivstilo.

La prepara versio jam konsulteblas en la Interreto. Ĝia retpaĝoj troviĝas ĉe:

<http://browser.to/glosaro>

Ĝi jam enhavas pli ol 30 paĝojn kaj ĉirkaŭ 270 difinojn.

Al tiuj, kiuj ne povas legi retpaĝojn, mi povas sendi la Glosaron retpoŝte en formato Word6/95/NT aŭ en formato "Rich Text Format (*.rtf).

Herman Deceuninck, Belgio, retpoŝto: walkme@sfere.be

Jen kelkaj difinoj el la Glosaro:

Atlantis', perdita kontinento ĉirkaŭata de misteroj. La enloĝantoj de Atlantis' regintus en grandaj teritorioj ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj konstruintus ege evoluitan civilizacion. Pro tertremoj kaj sinsekvaj inundoj Atlantis' detruiĝintus kaj submarighintus.

Grafologio, psikologia tekniko, kiu asertas ke eblas ekkoni ies personecon kaj sanon per analizo de ties manskribo.

Aŭtogena trejnado, metodo priskribita de prof. I.H. Schulz, kiu konsistas el ripetitaj memsugestoj de ripozigaj pensoj.

Bioritmo, cikla ŝanĝŝablono en ies korpo fizike kaj emocie, uzata por determini la senŝanĝajn ŝablonojn de la kritikaj tagoj kaj periodoj de alta kaj malalta energioj.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 17


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>