AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

NEŬTRONO

ILARO

Tabulo kvadrata konsistanta el 5 x 5 ĉeloj. Unu el la du ludantoj uzas 5 blankajn ludmarkojn (Elektronojn), la alia - 5 nigrajn. Oni uzas ankaŭ kroman neŭtralan ludmarkon: Neŭtronon.

La komencan situacion oni montras per la unua bildo: la Elektronoj staras sur la respektivaj komenclinioj kaj Neŭtrono - meze de la tabulo.

neutrono1

MOVOJ

Kiu uzas la blankajn ludmarkojn, tiu faros la unuan movon. Dum la ludbatalo, la respektivaj ludvicoj daŭros alterne.

Ludanto nepre movu 2 ludmarkojn ĉe sia ludvico, kaj ĉiam jene: unue movu Neŭtronon; poste - nur unu el siaj Elektronoj.

La ludmarkoj estas moveblaj laŭlonge de iu ajn direkto: vertikale, horizontale aŭ diagonale. Oni movu la ludmarkojn ĉiam kiel eble plej malproksimen, laŭ la elektita direkto. Eblas elekti unu direkton por movi Neŭtronon kaj alia - por movi Elektronon.

Oni ne rajtas movi ian ajn ludmarkon sur jam okupitan ĉelon. Ankaŭ estas malpermesate transsalti ies ajn ludmarkon. Do, movo haltas apud ies ludmarko aŭ apud la tabulrando. "Kaptoj" ne eblas.

neutrono2

Neŭtrono sur la supra bildo nur povas moviĝi ĝis unu el la 5 ĉeloj indikitaj per sagoj. Ĝi ne povas atingi la a-ĉelon kulpe de la intera blanka ludmarko

neutrono3

Se "blankaj" decidus movi sian ludmarkon, situantan en la suba dekstra tabulangulo, la nuraj elektoeblecoj estas montritaj per sagoj

FINO

Kiu sukcesas movi Neŭtronon sur iun ajn liberan ĉelon de sia propra komenclinio, tiu venkas. (bildo 1) Ludanto malvenkas, se devus movi Neŭtronon sur la kontraŭulan komenclinion. (bildo 2) Oni ankaŭ malvenkas, se oni ne povas movi Neŭtronon (bildo 3), aŭ se movinte ĝin, oni povas movi neniun propran Elektronon (bildo 4)

neutrono4

1. Ludas "blankaj" kaj venkas.

neutrono5

2. Ludas "blankaj" kaj malvenkas.

neutrono6

3. Kiu unua ludas, tiu malvenkas.

neutrono7

4. "Blankaj" ludas kaj malvenkas.

Jen sube tri sendependaj problemetoj, kie "blankaj" ludas unue kaj venkas post tri vicoj (jen post sia tria propra movvico, jen post la tria movvico de la "nigraj")...

neutrono8

--------------------

La sekcion pri ludoj estros s-ro Juan del CASTILLO,
Hispanio (Madrido) - tridekkelkjara ludemulo,
kiu rifuzas maturiĝi. Komentojn kaj proponojn
pri ludoj vi povas sendi al lia retpoŝta adreso:
jcm@esperanto.nu

--------------------

Noto de la redaktoro: La unuan bildon sur la apuda paĝo vi povas uzi kiel ludtabulon, se vi enuas (ekzemple dum Komitat-kunsido dum UK). Por kvietigi la konscienriproĉojn pri tio, ke vi okupiĝas pri neesperantista afero, mi proponas jenan esperantistigon de la ludo: Anstataŭ pri Elektronoj - blankaj kaj nigraj - oni parolu pri "pracelanoj" kaj "raŭmistoj", kaj la Neŭtrono iĝu Neŭtralulo aŭ Normalulo. Mi mem permesus al la "pracelanoj" esti blankaj nur se mi ludus kun la estimata s-ro Renato Corsetti. :-)


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 20-21


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>