Afisxejo


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

KOMUNIKO DE LA AKADEMIO
DE ESPERANTO

La estraro de la Akademio de Esperanto informas ĉiujn esperantistojn, kaj ĉefe redaktantojn de revuoj kaj ĵurnalistojn/verkistojn, ke la servo "Konsultejo de la Akademio" estas je ilia dispono por solvi lingvajn dubojn en mallonga tempo.

Se vi havas problemojn pri nomado de novaj aĵoj/aferoj, se vi havas dubojn pri la signifo de difinitaj vortoj aŭ se vi volas klarigojn pri difinitaj punktoj en la gramatiko de Esperanto, ne nur cerbumu tutsola, sed sendu mesaĝon aŭ leteron al la gvidanto de la Konsultejo:

Stefan Maul
Pferseer Str. 15
DE-86150 Augsburg
Germanujo
retadreso: maul@newsfactory.net

Vi ricevos respondon de la plej spertaj lingvo-uzantoj. La Akademio de Esperanto estas lingvo-instanco, kiu servas la Esperanto-publikon.


KORESPONDANONCOJ

***

Mi estas 27-jara aŭstro, 189 cm/78 kg. Mi tre ĝojus konatiĝi kun knabino de 17- ĝis 25-jara el Rumanio, Bulgario, Jugoslavio, Hungario, Slovakio, Rusio ktp. por amikeco, amo kaj eble geedziĝo. Miaj hobioj estas jenaj: ĉefe la naturo (migradoj en la montaro kaj arbaro, skiado), vojaĝado, la Interreto, fremdaj lingvoj, kolektado de bild-kartoj, ktp. Mi ne fumas kaj ne trinkas alkoholon. Vi ne devas esti jam esperantistino, sufiĉas, se vi komencos lerni Esperanton. Mi parolas ankaŭ la anglan, francan kaj iom la rumanan - kaj kompreneble la germanan. Mi senpacience atendas vian leteron aŭ ret-poŝton!


    Bonvolu skribi al tiu ĉi adreso:

    (s-ro) Otmar LIEBHART
    Postfach 3 A-6071 Aldrans
    AŬSTRIO
    Retadreso:
    <esperanto@magnet.at>



***

Mi estas 22-jara meznivela esperantisto. Mi studas muzik-pedagogion kaj ĥor-estradon. Mi deziras korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo, poŝte aŭ rete. Mi interesiĝas pri: klasika muziko, poezio, bestoj, parapsikologio kaj okultaj sciencoj.

Mia adreso estas:

(s-ro) Lâĉezar KRÂSTEV
ul. Krum Popov 54, vh.A, et.3, ap.7
BG-1421 Sofia BULGARIO
Retadreso: <lzkvbg@yahoo.com>


***

Mi estas 60-jara pensiulo, malnova esperantisto, sekretario de la loka E-societo. Mi interesiĝas pri ĉiuj temoj kaj kolektas esperantaĵojn, bildkartojn, poŝtmarkojn.

(s-ro) Cvjatko TODOROV
str. "Vladajsko vastanie" 20, II, 43
BG-9701 Ŝumen
BULGARIO


***

Internacia Koresponda E-Klubo serĉas novajn geamikojn tutmonde. Ĉe nia klubo oni eldonas gazeton, kiu disvastiĝas inter abonantoj-klubanoj. Se vi deziras aliĝi al la klubo, kontaktu:

(s-ro) Morgun Timur
p.k. 279
RU-398050 Lipeck
RUSIO


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 13; 46


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>