MezEjo


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

La Guguletoj

1

Ĉu vi iam estis en arbaro - ne en parko, sed en vera arbaro, kie oni povas renkonti diversajn mirindajn bestetojn?

Jen kion rakontas nia amikino Julka:

3

En la arbaro vivas paĉjo Gugulo, panjo Gugulino kaj iliaj tri Guguletoj.

Paĉjo Gugulo dum la tuta tago serĉas manĝaĵojn por sia familio kaj grumblas.

2

Panjo Gugulino zorgas pri la ordo en la domo - tio ne estas facila afero, se oni havas tri etulojn kaj, krome, petoleman malsovaĝigitan Insekteton!

4

Ankaŭ la Guguletoj estas tre-tre-tre okupataj - ili travivas diversajn aventurojn: ili malsanigas siajn stomakojn, manĝante venenan Okulegulon, ili perdiĝas, muzikas, gastigas Onklon, instruas al sia Insekteto kiel gardi la domon kontraŭ ŝtelistoj, lernas afablegajn vortojn, pilkludas per nukso, serĉas trezorojn... Nu, foje ili amuziĝas, kaj pri tio vi legos en la sekva

OKA CIRKA5CIRKA FABELO

En iu tre ordinara tago la Guguletoj ludis en la nesto sian specialan guguletan ludon. Subite ili aŭdis piedbruon kaj tumulton sur la herbejo. Ili rigardis suben kaj jen kion ili vidis: multegaj uletoj - Gapuloj, Momoĉetoj, Trumpsetoj - kuris kaj kriis:

- Cirko! Cirko alvenis en la arbaro!

Memkompreneble, ankaŭ la Guguletoj tuj kuris al la herbejo. Dum la nokto tie kvazaŭ fungo kreskis granda, bunta tendo.

Ĉiuj eniris krom la Trumpsoj, kiuj ne deziris pagi bileton. Tiaj estas Trumpsoj - avaraj, ŝtelemaj kaj ege suspektindaj uletoj!

Tie ĉi vi vidas, kiel ĉiuj eniras, sed la Trumpsoj restas ekstere kaj planas malicaĵojn.

6

En la cirko estis tre interese, sed eĉ pli bele iĝis, kiam komenciĝis la programo. La Guguletoj dum la tuta tempo sidis kun malfermitaj bekoj - tiajn aferojn ili unuafoje vidis.

Estis ridigaj ŝminkitaj uletoj, kiuj ŝerctrompis unu la alian. Estis timigaj skaraboj kun kornoj, kiuj obeis belan Gapulinon en brilaj vestaĵoj.

Estis ankaŭ dresitaj insektetoj, kiuj plenumis nekredeblajn programerojn!

Kaj kion diri pri la uletoj, kiuj glutis brulantajn pajlerojn kaj pri la ŝnurdancistoj, kiuj iris sur tigo ligita alte sub la kupolo?

Sed plej imponis eta ulo kun turbano, kiu aperis sur la scenejo kun ordinara korbo. Li sidiĝis kaj ekmuzikis per fajfilo. Kaj el la korbo aperis - ĉu vi divenus? Dresita vermo, kiu dancis laŭ la fajfado! Jen kiel ĝi dancis.

7

La publiko estis ege impresita! En tiu ĉi arbaro oni neniam vidis dresitan vermon. Post la spektaklo ĉiuj parolis pri ĝi.

- Ankaŭ ni devas havi ion tian hejme! - ekkriis la tri Guguletoj.

- Nur dresita vermo mankis! - riproĉis ilin la gepatroj.

Subite antaŭ ili aperis la uleto kun turbano, li svingis per la manoj kaj kriis ion nekompreneblan. Li aspektis ege maltrankvila. Vi vidas, kiel embarasita estis la povrulo.

8

- Malaperis la dresita vermo! - konjektis la uletoj kaj ekserĉis ĉirkaŭe.

Ankaŭ la Guguletoj ekserĉis, sed anstataŭ la vermon, ili trovis grupon da kaŝiĝantaj Trumpsetoj.

- Kion vi faras tie ĉi? - demandis la Guguletoj.

- Foriru vi, Guguletoj! - ekkriis la Trumpsetoj kaj ĉirkaŭrigardis timeme.

- Certe vi ŝtelis la vermon, ĉu ne? - konjektis la Guguletoj.

- Ĉu vi vidas ie vermon? - demandis la Trumpsetoj.

Vermo nenie estis. La Trumpsetoj ekiris. Unu el ili, simple pro malico, pinĉis la mezaĝan Guguleton. Kaj ĝi siaflanke tiris la Trumpseton je la vosto. Sed... sed...

- Sed Trumpsetoj ne havas voston! - ekkriis la Guguletoj.

Memkompreneble, tio estis ne vosto, sed la dresita vermo, kiu estis volvita ĉirkaŭ unu el la ŝtelemuloj. Kaj la vosto de la vermo ŝajnigis sin trumpsa vosto. Nun vi vidas la veron.

9

La Trumpsetoj forkuris.

Ĉiuj laŭdis la Guguletojn, kaj la feliĉa uleto kun turbano permesis al ili iomete ludi kun la dresita vermo kaj promesis alporti unu vermon por ili ĉe sia sekva alveno.

- Ne, dankon! - ekkriis la gepatroj kaj irigis hejmen siajn grumblantajn, grimacantajn kaj malfeliĉegajn infanojn.

La Guguletoj sufiĉas por ni! Ili eĉ estas ankoraŭ ne-dresitaj! - diris ili al la uleto.

10

Rakontis kaj desegnis: JULKA

La fabelon elektis: Eli SIMEONOVA

Elbulgarigis kaj antaŭparolis: Mariana EVLOGIEVA

(Bulgario)


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 21-28


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>