EspeReto

Onidire, araneoj estas novaĵportistoj.
Nia araneo traserĉos la Interreton kaj konigos al vi la plej interesajn trovitaĵojn.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Polica emblemo en Esperanto

1

Ĉu vi scias, ke en la emblemo de la INTERNACIA POLICA ASOCIO estas teksto en Esperanto - "SERVO PER AMIKECO"? Eĉ la lokaj membroj - policanoj - ne sciis, ke la enskribo en ilia emblemo estas en nia lingvo. La plej multaj eĉ neniam aŭdis pri Esperanto.

En 1986, okaze de la 21-a Plenkomitata Konferenco de tiu asocio je la 7-a oktobro, la Aŭstralia poŝto eldonigis koverton kun surpresita poŝtmarko (valoro - 36 cendoj). La eldonkvanto - 450000 ekz. - ne estas granda, ĉar en Aŭstralio mem troviĝas pli ol 850000 filatelistoj.

Mi kolektas ĉion, kio temas pri E-o: poŝtmarkojn, glumarkojn, poŝtkartojn, stampojn, insignojn, medalojn, monerojn ktp., kun la intenco krei kompaktdiskan katalogon, bazatan sur la enhavo de mia iomete kompleksa kolekto, kiel referenco por aliaj kun similaj interesoj.

Rolf AHRENS (Australio - Albion)


Senpagaj informoj pri telefonnumeroj

En Germanio oni pagas multe pli por informo pri telefonnumero en eksterlando ol kostas la telefonado al Japanio aŭ Usono. Pro tio mi deziras scii retadresojn, kie oni povas senpage ricevi la informojn pri telefonnumeroj.

Por Germanio oni povas ricevi ilin kun menuo en la germana, angla kaj franca de <http://www.teleauskunft.de>.

Mi anticipe dankas por tiaj retadresoj kun indiko pri la lingvoj.

Detlef MEIER (Germanio) <dmeier.esperanto@web.de>


Kia estas la Esperanta hararstilo?

Afrika esperantisto, kiu fuĝis al Sudafriko el rifuĝejo en Tanzanio pro la malbonaj kondiĉoj kaj ĉar li ne povis studi, labori kaj progresi mense, establis malgrandan moveblan frizejon apud vojo kaj tie reklamas sian Esperantan hararstilon per fotoj kaj desegnoj. Certe la preterirantoj demandas, kio estas Esperanto kaj kia estas E-hararstilo! Laŭfote ĝi ne estas stranga, sed tute akceptebla vira modo.

La adreso de la "frizisto" estas havebla ĉe <raita.pyhala@lestijarvi.fi>

Ret-info (Hungario)


Ĝisdatigitaj retpaĝoj

Mi ĝisdatigis miajn Esperantajn literaturajn paĝojn. Mi povis aldoni ligojn al pli ol 100 retaj literaturaĵoj ĉiuspecaj, de sonetoj (aparte ŝatataj de la brazila poeto Manuel Borges dos Santos) tra koreaj fabeloj, brazilaj danckantoj, unu opero, du teatraĵoj, ĝis du sciencfikciaj romanoj ("Milito kontraŭ salamandroj" de Karel Ĉapek kaj "Ĉe la koro de la tero" de Edgar Rice Burroughs). Cetere, unu el la teatraĵoj estas "Rossumaj Universalaj Robotoj" de Ĉapek, de kiu kaj la angla kaj Esperanto verŝajne ĉerpis la trian vorton. La retadreso estas: <http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/literaturo.html>.

Mi ankaŭ aldonis kelkdek personajn, organizajn kaj almenaŭ duone komercajn ("Dr. Oakroot's Tonic radical blues band") hejmpaĝojn en Esperanto. Lingvemulojn eble aparte interesos la fundamentaj Esperanto-Eŭska kaj Eŭska-Esperanta vortaretoj de Dominique CORNICE. Ligoj al ĉiuj menciitaj paĝoj provizore troviĝas ĉe <http://www.webcom.com/~donh/eaccess/eaccess.new.html>.

Don HARLOW (Usono) <http://www.webcom.com/~donh/>


Grupo Nifo

Grupo Nifo, la plej konataj eldonistoj de sciencfikcio en Esperanto ("Sferoj", "Future", "Orbito Nula"), informas pri novaĵon en sia retpaĝo: De la 16a de septembro legeblas eltiraĵo el la libro "La Imperio Ornaks", ene de la serio Future. En la retpaĝoj oni povas vidi la kovrilojn de preskaŭ ĉiuj titoloj de Grupo Nifo kaj legi prelegon de Liven Dek pri scienc-fikcio. La retpaĝoj de Grupo Nifo troveblas ene de la paĝoj de AEU: <www.ciudadfutura.com/esperanto>

Jose F. MARTIN (Hispanio)


250.000-foje Esperanto

La germana hip-hop-muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro) vendis 250.000 ekzemplerojn de sia kompaktdisko "Esperanto". Pro tio la grupo ricevis la premion "Goldene Schallplatte" (ora disko).

Walter KLAG (Germanio)


"Mi estas freneza"

Amiko de mi havas retejon, kie li kolektas multlingvajn versiojn de la frazo "Mi estas freneza". Ĝis nun li havas la frazon en 65 lingvoj.

Jen la adreso: <http://www.pvv.org/~davidn/crazy.html>.

Mi volas montri al li, kiel la Esperanta ret-socio funkcias: Tial mi petas vin helpi lin etendi la liston. Bonvolu viziti la ejon kaj, se iu lingvo, kiun vi konas, ne estas reprezentita, sendu al <davidn@pvv.org> la frazon en tiu lingvo, kompreneble kun la indiko, en kiu lingvo ĝi estas.

Ulf STENHAUG


Esperanto en radio

Frekvencaro de internaciaj elsendoj (horoj laŭ UTC)
TTT-adresoj por aŭskulti
Adresaro de internaciaj stacioj

(Fonto: AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio)


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 36-39


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>