TutEre


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Interesaj tempoj
(puzlo)

LA MALBONA NOVAĴO

LA BONA NOVAĴO

Proksimiĝas la 1-a de januaro 2000 - dato, kies atendado kaŭzis grandegan tumulton.

Multaj konsideras ĝin komenco de nova jarmilo. Ni devas malrevigi ilin - ili havu ankoraŭ iom da pacienco!

Kalkulemuloj alvokas per manifestoj, ke oni konfesu kaj korektu tiun eraron.


Manifesto 2000

La jaro 2000 ne apartenas al la tria jarmilo. Ĝi estas nur la lasta jaro de la 20-a jarcento. La tria jarmilo komenciĝos la unuan de januaro de la 2001-a jaro. Por tion scii oni bezonas nur iom da logiko kaj da elementaj konoj. Legu, subskribu la tekston kaj ĝin resendu al kiel eble plej multaj esperantistoj, amikoj hispanaj, anglaj, francaj ktp. <http://manifiesto 2000.astrored.org>


Aliflanke, jen la bona novaĵo - eble ĉiu almanaŭ foje revis, ke la tempo estu etendebla. Nun ni havos la eblecon fari dum la sekva jaro tion, kion ni ne sukcesis fari ĝis nun, kaj eniri la novan jarmilon kun malpli longa listo da prokrastitaj taskoj. Ni tostu pri tiu ŝanco!

Sojle al la nova jaro - kvankam ne al nova jarmilo - ni retrorigardu la dudekan jarcenton, kiun neniu rifuzus nomi "interesaj tempoj". Per kelkaj puzleroj ni lanĉas temon, kiun ni plutraktos en la nova jaro.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 1-3


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>