TutEre


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Rezolucio 11.59 h.
aprobita de la tera vivantaĵaro dum ĝia Unua Ĝenerala Konferenco okazinta en sekreta regiono en 1999

La Ĝenerala Konferenco,

Elirante de la ĉiopotenco de la kunvenintaj specioj reprezentantaj ĉiujn ankoraŭ vivantajn speciojn de flaŭro kaj faŭno krom la homo, de protozooj ĝis mamuloj, de musko ĝis baobabo, de algo ĝis aglo,

Memorigante pri la daŭra mortado de ĉiujare kelkcent kunvivintaj specioj pro la ŝanĝiĝantaj naturaj kondiĉoj, kaŭzantaj malekvilibron en la hejmaj biotopoj,

Agnoskante la altan signifon de la eksperimento Tero en la kosma evoluo,

Rekonante la kulpon de la evoluinta biosfero, produktinta la homan konscion, kaj

Konkludante el ĉio ĉi, ke la mamulara sekcio antaŭ miliono da jaroj elektis malĝustan vojon kaj nun ne kapablas mem korekti tiun ĉi devion, tiel endanĝerigante spiradon, nutradon, regeneriĝon de ĉiuj,

1. Gratulas ĉiujn ĉeestantojn pro ilia daŭra kaj ĝis nun sukcesa lukto transvivi;

2. Petas la Ĝeneralan Naturan Konsilantaron starigi planon por urĝa fondo de biotopaj kaj speciaj atak-kapablaj armeoj kun tempe kaj cele akordigitaj batalinstrukcioj, kaj ekagantaj tuj post la establo, ĝis neniigo de la homo en la difinitaj batalregionoj;

3. Alvokas la biotopestrojn kaj estontajn armeestrojn lanĉi edukprogramon por plantoj kaj bestoj, kiuj tro emocie alkutimiĝis al la homoj kaj tial ne konscias pri ilia danĝero por sia pluekzistado, precipe por: lekantetoj, domkatinoj, vertagoj kaj pudeloj, ciklamenoj, rozoj kaj kanarioj;

4. Rekomendas jam nun al la ĉeestantoj eluzi siajn naturajn fortojn, venenojn kaj aliajn rimedojn kontraŭ la homo: balenoj komune renversu boatojn kaj ŝipojn kaj piranioj ilin akompanu; aglaroj ataku vilaĝojn; vivdanĝeraj bakterioj pli rapide generu idaron kaj indulgu ĉiujn aliajn mamulojn ol homoj; ĉiuj plantoj blovigu sian semon en domfendojn, tegmentotruojn kaj akvodefluilojn por enpenetri la homajn konstruaĵojn kaj krevigi ilin; kuloj ne solaj piku, sed svarme ataku unuopulojn; kaj ĉiuj ajn malsanaj, mortantaj estaĵoj serĉu kaŝitajn lokojn en urboj por amase produkti epidemiojn. La nedanĝeraj, junaj kaj sanaj bestoj kaj plantoj atendu la instrukciojn de la Ĝenerala Natura Konsilantaro.

(akceptita unuanime dum sekreta voĉdonado)

Per tiu ĉi verko Ulrich BECKER, sub pseŭdonimo PANDO,
partoprenis la Belartajn Konkursojn de UEA en 1990, branĉo PROZO,
kaj gajnis la premion NOVA TALENTO. Nun, post preskaŭ dek jaroj,
la teksto estas ne malpli aktuala!

maro


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 4-5


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>