TroFee


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

A B S T R A K

"Abstrak" devenas de tradiciaj ludoj por du ludantoj, ĝenerale konataj kiel "Nim".*

Eble la plej simpla versio estas tiu ludo per 13 alumetoj: Oni vicigas 13 alumetojn, kaj ĉiu ludanto prenas unu, du aŭ tri alumetojn laŭplaĉe. Kiu prenos la lastan, tiu venkos.

Alia ludo samfamilia - "Tac Tix", ĉi-foje per moneroj, certe estas la plej interesa el la Nim-ludoj...

Sed, ek al la kartludo!

LA KARTOJ

24 kartoj, konsistantaj el A,K,Q,J,D,9 de ĉiu emblemo.**

LA PARTIO

Oni kalkulas la poentojn ĉe la fino de ĉiu ludbatalo. Noti la poentojn estas konsilinde. Venkos tiu, kiu atingos antaŭdifinitan poentaron aŭ kiu kolektos pli da poentoj post antaŭdifinita para nombro da ludbataloj.

Ludbatalo daŭras proksimume kvin aŭ dek minutojn. Kutima poentaro estas inter 100 kaj 150.

LA PREPARO

La kartojn oni ne disdonu inter la ludantoj, sed etendu ilin sur la tablon, estigante unu solan vicon inter ambaŭ partoprenantoj. Ili iomete kovru unu la alian, sed zorgu, ke iliaj emblemoj kaj numeroj estu videblaj. (Fig. 1).

Oni nomos "La Unua" tiun, kiu ne etendis la kartaron, ĉar li/ŝi rajtos unue ludi. Oni nomos "La Dua" tiun, kiu etendis la kartaron.

Kompreneble, tiun ĉi taskon - etendi la kartojn - la ludantoj interŝanĝu en ĉiu ludbatalo.

Iomete oni miksu la kartojn antaŭ ol komenci. Logike, la lasta surmetita karto restos tute videbla, kaj tiu ekstremo de la kart-vico nomiĝos "La Supra" (la plej dekstra ekstremo, vidu fig. 1)

Figuro 1

1

LA AGO

Nur ĉe la unua ĉerpo "La Unua" ĝuos etan avantaĝon: komenci ludi aŭ rajtigi sian kontraŭulon ludi unua. Pli bone estus paroli pri ordono anstataŭ pri rajtigo, ĉar "La Dua" ne povos rifuzi kaj devos ludi kiel "La Unua" dum la tuta ludbatalo.

Ekde tiam ĉiu ludanto laŭvice prenu unu, du aŭ tri sinsekvajn kartojn ekde la Supra Ekstremo de la kart-vico (fig. 2), kaj metu ilin antaŭ sin sur la tablon, ordigante ilin laŭ numeroj kaj emblemoj, por ke ambaŭ ludbatalantoj facile vidu kaj kontrolu (fig. 3)

Tiel oni ludu ĝis la 24 kartoj estos ĉerpitaj el la kart-vico.

CELO KAJ POENTOJ

La celo estas preni kartojn estigante kombinojn, pro kiuj oni ricevos poentojn. La valoraj kombinoj estas la jenaj:

SEKVENCO

Tri aŭ pli da sam-emblemaj kartoj metitaj sinsekve laŭ ties numeroj.

Ekz.: A, K, Q, J de Trefo.

GRUPO

Tri aŭ kvar kartoj samnumeraj.

Ekz.: Q, Q, Q

POENTOJ

Ĉe la fino de la ludbatalo ĉiu ludanto kalkulu sian partan poentaron jene:

Kombino Nombro da kartoj Poentoj
Sekvenco

6

12

Sekvenco

5

6

Sekvenco

4

4

Sekvenco

3

3

Grupo

4

8

Grupo

3

2

Iu ajn karto estas poentigebla dufoje: kiel parto de Sekvenco, kaj samtempe kiel parto de Grupo.

Por kalkuli la finan poentaron, ĉiu ludanto multobligu siajn bazajn prikombinajn poentojn per la nombro da kartoj, prenitaj de la kontraŭulo.

INSTRUA PARTIO

Post la kreado de la kart-vico, la 24 kartoj kuŝas, kiel oni montras per Figuro 1.

Tiujn kartojn oni ĉerpis dum la ekzempla ludbatalo jene:

Figuro 2

2

Kaj ĉiu ludanto metis ilin sur la tablon jene (vidu fig. 3):

(Noto: la J-grupo de "La Dua" valorus same 2 poentojn, kvankam la tri kartoj ne kuŝus apude sur la tablo. Ekzemple, se la J de Trefo estus la J de Karoo.)

La figuro 3 montras kaj la konvenan ordon de la ĉerpitaj kartoj kaj la prikombinajn poentarojn de ĉiu ludanto.

Figuro 3

3

Jen kiel oni kalkulu la finan poentaron:

- Unua ludanto: 12 x 14 (kartoj ĉerpitaj de la dua ludanto) = 168 p.

- Dua ludanto: 25 x 10 (kartoj ĉerpitaj de la unua ludanto) = 250 p.


NOTOJ PRI LA TEKSTO:

* Tiel ilin nomis instruisto en Harvard en 1901: "nim" estas arkaika verbo, kiu signifas "preni" (komparu kun la germana verbo "nimm" = "prenu")

** Oni anstataŭigis la pli longan signon "10" per simpla "D" (dek)


Pri la aŭtoro de la ludo:

David Parlett estas unu el la plej grandaj spertuloj pri kartludoj. La anglalingva eldonejo "Pequin" eldonis du enciklopediajn volumojn verkitajn de Parlett: unu pri kartludoj por du aŭ pli da ludantoj kaj la alia pri ermitludoj.

Parlett ne kontentas esti nur simpla konulo, sed li ankaŭ rolas kiel elpensisto. Inter liaj kreaĵoj eblas trovi kaj ludojn per kartoj kaj ludojn disvolveblajn sur tabuloj. Liaj "Hare and Tortoise" (Leporo kaj Testudo) kaj "99" estas sukcesaj ekzemploj. Ankaŭ "Abstrac", kies ŝajna simpleco estas tute trompa...

----------

La sekcion pri ludoj estras s-ro Juan del CASTILLO, Hispanio (Madrido) - tridekkelkjara ludemulo, kiu rifuzas maturiĝi. Komentojn kaj proponojn pri ludoj vi povas sendi al lia retpoŝta adreso: jcm@esperanto.nu

----------


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 42-45


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>