AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

RABISTO KAJ VOJAĜANTO
(antaŭparolo de Ambrose Bierce)

Rabisto kaptis vojaĝanton. Li direktis al la homo pafilon kaj kriis:

- La monon aŭ la vivon!

- Kara amiko - respondis la vojaĝanto, - laŭ via postulo, la mono povas savi mian vivon, kaj la vivo - mian monon. Vi diras, ke vi volas la unuan aŭ la duan, sed ne ambaŭ. Se mi bone komprenis vin, estu tiel afabla kaj prenu mian vivon.

- Vi ne komprenis - diris la rabisto. Vi ne povus savi vian monon, se vi oferus vian vivon.

- Se tiel, tamen prenu ĝin - respondis la vojaĝanto. Se mia vivo ne povas savi mian monon, ĝi neniom valoras.

La rabisto estis tiel kontenta pri la saĝo kaj la spriteco de la vojaĝanto, ke ili iĝis kunlaborantoj kaj tiuj du talentoj, kompletigantaj unu la alian, ekeldonis kune ĵurnalon.

Noto de la redakcio: Se vi pensas ion similan pri la teamo de tiu ĉi revuo, vi ne nepre pravas!


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. II


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>