ERINACO
Ĉeha popolkanto el "Junulara kantareto",
2a kajero Tradukis: Josef Cink
Vigle
1. Nia avo foje trovis
erinacon en ĝarden'
kaj li kaŝis ĝin sub tukon
sur la benko ĉe kamen'.
Jes, jes, estas vero,
jes, jes, estas ver',
se ne kredas vi, do venu
konvinkiĝi pri l' afer'.
2. Sen atent' sur erinacon
eksidiĝis la onklin',
kiel la dragon' el selo
salte ŝi elpafis sin.
Refreno: Jes, jes, estas vero...
3. En vilaĝo nune ŝvebas
mokaj miroj pri sagac'
de l' onklino, kiu provis
rajdi sur la erinac'.
Refreno: Jes, jes, estas vero...
El "AmUzE" 1/99, p. III