MezEjo


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Dialogo pri Atlantido

(de Kir BULIĈOV - traduko el la rusa)

Platono intencis labori. Tial li faris ĉion, kion faris aliaj verkistoj kaj sciencistoj antaŭ kaj post li. Li diris al sia sklavo, ke oni neniukaze voku lin, eĉ se la persoj atakus la urbon; li sendis knabon al la redakcio kun promeso, ke ĝis la vespero la manuskripto estos preta; li rigardis la ĉielon, nombris la mevojn kaj en siaj pensoj komparis ilin kun kriaĉemaj kritikistoj. Poste Platono demetis la pezan konkon de sur la polvokovrita manuskripto kaj trempis la pelikanan plumon en la inkujo kun surskribo: "De amikoj kaj soci-agantoj, okaze de 30-jara scienca kaj socia agado".

Tiam eniris lia bofilino kaj diris:

- Platono, mi vizitos kosmetikistinon. La edzino de Aristotelo akceptigis min.

- Iru - diris per seka voĉo la granda sciencisto, kiu havis kialojn por ne tre ŝati Aristotelon.

- Mi ne povas lasi Krition sola.

- Sed vi ja havas sklavinojn.

- Hodiaŭ ili havas ripoztagon. Mi estas bona, vi ja scias.

- Nu, iru al la kosmetikistino alian fojon.

- Neeble. Ŝi scias la sekreton de la eterna juneco. Oni jam allogas ŝin al Romo.

- Al tiu malgrava urbeto?

- Jes, sed iu divenistino diris, ke Romo iĝos centro de grandega imperio.

- Ne parolu stultaĵojn! - indigniĝis Platono. - Via divenistino tute ne kompetentas pri ekonomio. Romo situas flanke de komercaj vojoj.

- Ĉu Kritio restu ĉe vi? Mi rapide revenos.

- Kaj kiu laboros? - kuraĝis senespere ribeli Platono.

La bofilino eliris.

Sur la teraso aperis la etulo Kritio. Platono malofte rememoris pri lia ekzisto, nur iufoje li timis, ke la knabo povus fali de la roko. Li malproksimigadis Krition de la parapeto kaj rakontadis al li la fabelon pri la knabo Ikaro, kiu malobeis sian patron kaj dronis.

La petolulo proksimiĝis al sia avo, movetis per fingro la konkon kaj diris:

- Donu ĝin al mi. Mi faros boaton kaj veturos al Iberio.

- La konko dronos - klarigis Platono. Ĉiu aĵo perdas de sia pezo tiom, kiom pezas la akvo, kiun ĝi formovas.

- Vi ĉiam pretendas tro multon scii. Sed oni ne soldatigos vin!

- Kalumnio! Mi batalis ĉe Korinto!

- Nu, donu ĝin al mi! Alikaze mi ekkrios, ke vi batas min.

- Ne eblas. Ĝi reprezentas nekonatan specion.

- Des pli bone.

- Kaj ĝi kaŝas en si grandan sekreton.

- Sekreto? - Kritio streĉis la orelojn. Rakontu.

- Temas pri tio, ke... - Platono ne povis elpensi sufiĉe interesan sekreton. - Temas pri tio, ke... Tiu konko estas la sola aĵo kiu restis de unu granda lando.

- Kaj kie estas la lando?

- Kie? Klare, ĝi submariĝis.

Platono ekspiris pli facile. La unua paŝo estis farita.

- Ĉu la tuta lando dronis?

- La tuta.

- Kial?

- Tio okazis antaŭ longa tempo. - Platono vane esperis, ke tiu respondo kontentigos la petolulon.

- Se estis antaŭ longa tempo, de kiel vi eksciis pri tio?

- Iu egipta pastro rakontis al mi.

- Kaj kiu rakontis al li?

- Lia avo.

- Ĉu la avo estis egipta?

- Memkompreneble, egipta.

- Kaj kion diris la avo?

Kritio provokis la imagopovon de Platono. La sciencisto ne deziris malvenki.

- Li rakontis, ke la dio Pozidono ekamis knabinon de tiu lando kaj ambaŭ ekloĝis sur alta monto. Naskiĝis kvin paroj da ĝemeloj - kiel tiuj de via onklino.

- Mia onklino havas nur du ĝemelojn kaj ili ne naskiĝis, sed ilin alportis la cikonio.

- Jes, tiel - rapide konsentis Platono. Ankaŭ la ĝemelojn de Pozidono alportis la cikonioj. Tuta aro da cikonioj. La ĝemeloj iĝis reĝoj kaj estris la landon unu post la alia.

- Ĉu ili estis fortaj?

- Fortaj kiel Atlaso. Ĉu via panjo rakontis pri li?

- La aliaj infanoj rakontis. Li portas la la ĉielon sur ŝiaj ŝultroj. Avĉjo, kaj kiu portas la ĉielon, kiam Atlaso iras al la necesejo?

Platono konfuziĝis. Tion li ja ne sciis.

- Ne gravas - diris li kaj rapide daŭrigis la rakonton. Tiu lando nomiĝis Atlantido.

- Ĉu tie Atlaso apogis la ĉielon?

- Tie, tie.

- Ĉu li timis lupojn?

- Lupojn? Memkompreneble, li timis.

- Kaj ĉu la ĝemeloj ankaŭ timis?

- Kritio, vi ĝenas min. Ĉesu interrompi mian parolon, ĉar mi ĉion forgesos.

- Avĉjo, kio estas sklerozulo?

- De kiu vi scias tiun vorton?

- Panjo diris ĝin. - Kritio rigardis la avon per siaj senkulpaj nigraj okuloj, kaj Platono ne kuraĝis demandi, pri kiu la patrino uzis la vorton. Li plu parolis:

- Estas sciate. Ankaŭ Pozidono timis lupojn. Eĉ li ĉirkaŭis sian monton per kanalo, tio estas cirkla rivero, por ke la lupo ne povu formanĝi la ĝemelojn.

- Kaj se la lupo transsaltus la riveron?

- Pozidono elfosigis ankoraŭ unu kanalon.

- Kaj se la lupo...

- Li konstruigis ankoraŭ unu kanalon, kaj ĉesu interrompi.

Sen senti tion, Platono entuziasmiĝis. Lin delonge interesis la problemo pri la ideala socia ordo. Li rakontis al Kritio pri siaj konceptoj pri la soci-ekonomia strukturo de Atlantido kaj ne rimarkis, ke la knabo ekenuis kaj kaŝe foriris kun la valora konko.

- Kaj tiam - finis sian rakonton Platono - la dioj ekkoleris kaj elverŝis super Atlantidon fajran lafon, akvon kaj simile. Mi devas diri, knabo, ke mi estas skeptikema pri la ebleco krei idealan ŝtaton. Do iutage aŭdiĝis: bum!

- Bum! - gaje krietis Kritio de la parapeto. Li ĵetis la konkon kaj ĝojis pro la fontano el ŝprucgutoj.

- Kiel vi povis! - eksaltis Platono. - Kion vi faris!

- Tiel de Atlantido restos nenio. Vi ja ĉion elpensis. Tri kanaloj kaj kvin paroj da ĝemeloj! Nu, ne decas tiel mensogi!... Kaj se vi eĉ tuŝus min, mi plendos al panjo!

- Mi neniam batas infanojn - diris la granda sciencisto. - Kaj ne malhelpu mian laboron. Mi ne estas infanvartistino. Se mi batus vin, vi vidus, kiu estas sklerozulo!

Kritio ekkonsciis, ke la amuzo finiĝis, kaj li foriris por serĉi papiliojn.

Post unu horo alvenis la sklavo el la redakcio. Antaŭ Platono jam kuŝis manuskripto, en kiu eblis rekoni la nelegeblan skribmanieron de la granda viro. Apud la filozofo, Kritio dormetis kaj sonĝis pri la lupo, kiu deziris kapti la ĝemelojn.

- Prenu tion kaj diru, ke oni aperigu ĝin en la morgaŭa numero - diris Platono al la sklavo.

- La bofilino revenis vespere. La sciencisto mem manĝigis kaj endormigis la knabon...

Post multaj jaroj la dika barbulo Kritio rakontis al siaj drink-amikoj:

- Kaj mi ĵetis la konkon tra la parapeto, kaj la oldulo ekkriis: "Haltu! Nenio restis jam de Atlantido!" Kaj mi diris: "Silentu, olda sklerozulo!" Li ekkoleris kaj verkis pri ĝi.

La amikoj rigardis Krition kun kompato kaj kredis eĉ ne unu lian vorton. Ili jam preparis ŝipon por serĉi la malaperintan landon.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 11-14


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>