TutEre


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

LA JARO 2OOO
:-)  :-|  :-(

roboto

Se dum la novjara festo la lumo subite estingiĝos, kulpos iu komputilo, kiu estras la elektroreton. Se aviadilo devojiĝos, ĝin erarigis iu elektronika aparato. Se via vidbenda aparato ne registros vian ŝatatan programon, koleru pri ĝia elektronika horloĝo. Se post kelkaj jaroj oni invitos vian praavinon lernejaniĝi, denove kulpos komputilo. Ni ne volas pentri pliajn malagrablajn bildojn - la jam menciitaj sufiĉas por pruvi, ke almenaŭ parte la esprimo "elektronika pesto" ĝuste karakterizas la situacion.

Ĉu komputilprogramistoj estis tiel neantaŭvidemaj? Ni permesu al unu el la "kulpuloj" klarigi la devenon de la problemo kaj prezenti ĝiajn eblajn solvojn.

Ŝparemo kaŭzis problemon

Dum la 60-a kaj 70-a jaroj (La Malluma Komputilista Epoko) la kosto de aparataro estis tre alta. Necesis ŝpari, tial komputilistoj decidis prezenti la jarojn per du anstataŭ per kvar ciferoj. Ĉiuj komputilprogramoj faris jene:

- kiam komputiluzanto skribis jaron, ekzemple "1975", la programo "kaptis" nur la du lastajn ciferojn (75).

- kiam la programo poste "legis" daton, ĝi vidigis la jaron kiel "1975" (La programo simple aldonis 1900 al la du-cifera jaro).

Tiel naskiĝis la du-cifera datformato. La uzo de du ciferoj por prezenti jarojn iĝis kutimo.

Dum la 80-aj jaroj la kosto de aparataro malaltiĝis kaj ne plu estis necese uzi la du-ciferan formaton. Novaj programoj ekuzis la kvar-ciferan formaton.

Dum la 90-aj jaroj oni rimarkis jenon: novaj programoj uzas la kvar-ciferan metodon, sed malnovaj programoj ankoraŭ uzas la du-ciferan metodon.

Ni esploru, kio okazos, kiam oni skribos la jaron 2000 per malnova programo: Per la du-cifera metodo la programo memoros "00". Jen la problemo: kiam oni volas legi tiun jaron el memoro de la komputilo, la programo aldonos 1900 al 00. Do la programo fuŝe kalkulos la jaron kaj ŝanĝos 2000 al 1900.

Estas du eblaj solvoj por la Problemo 2000:

1. Ŝanĝi la malnovajn programojn, por ke ili povu uzi kvar-ciferajn jarindikojn, kaj ankaŭ ŝanĝi la milionojn da dosieroj, kiuj estas produktitaj per la du-cifera metodo. Ĉi tio estas la plej bona solvo, sed ĝi estas multekostega, ĉar miloj da programistoj devas labori pri ĝi.

2. Uzi "glitant-fenestran metodon". Per ĉi tiu metodo oni plu uzas du-ciferajn jarindikojn, sed oni ŝanĝas la programojn, por ke ili komputu jarojn laŭ la "glitant-fenestra metodo". Ekzemple: se la du lastaj ciferoj de la jaro estas pli malgrandaj ol 33, la programo aldonos 2000. Kaj se la du lastaj ciferoj estas pli grandaj ol 32, la programo aldonos 1900. Per tiu ĉi metodo oni havos la jenan "fenestron":

1933 ---------------------------- 2032

Kompreneble, tiu ĉi metodo estas limigita. Per ĝi oni povas prezenti nek nombrojn pli malgrandajn ol 1933, nek nombrojn pli grandajn ol 2032.

Per ĉi tiu metodo la Problemo 2000 estos provizore solvita, sed en la jaro 2032 oni havos la Problemon 2032!

Rene Salcedo, Usono (Florido - Tampa)


Komento de Toto (kun foto)

Toto

Miaŭ, ankaŭ mi havas Problemon 2000 - kaj ankoraŭ 2000 aliajn problemojn!

Imagu: la 1an de januaro 2000 iu komputilo aŭ alia elektronika aparato en la apuda vendejo misfunkcius kaj mi ne ricevus manĝaĵon!!!

Rene - mi rajtas diri al s-ro Salcedo simple "Rene", ĉar ni amikas jam dum pluraj jaroj - ŝajnas bona homo. Sed mi ne timas diri la veron - li estas egoisto! Li lernis kelkajn lingvojn, sed mian katan lingvon li ne komprenas. Ankaŭ mian katan animon li ne komprenas! Li parolas al mi en Esperanto kaj eble eĉ pretas aĉeti al mi insignon kun verda stelo. Kaj li eĉ voĉlegas al mi versojn en Esperanto. Sed mi ne interesiĝas pri muzoj - mi preferas musojn!!! Tamen Rene eĉ ne pensas pri tio, ke li aĉetu al mi unu museton - nu, prefere plurajn musegojn. En ĉiu deca domo devas esti musoj. En la nia estas nur unu - tiu de la komputilo... Mi ne rajtas tuŝi ĝin, sed kaŝe mi gustumis - ve, ĝi ne bongustas! Ankaŭ ludema ĝi ne estas.

Nu, mi eble povus konatiĝi kun simpatiaj (kaj bongustaj) musoj en la korto - se mi rajtus eliri... Se ni loĝus en bieno... Ho, belaj revoj! Sed mi estu realisto. Klare - musoj ne estas kaj ne estos. Do kion fari, se je la 1a de januaro 2000 Rene ne povos aĉeti al mi mian kutiman manĝaĵon? Ĉu mi malsatu? Miaŭ, tion mi ege malŝatas!

Mi multe pensis, pensadis... Pro zorgoj mi eĉ ne povas dormi kiel kutime po 23 horojn tage. Por dormigi min, mi provis nombradi imagatajn musojn, sed tio denove memorigas pri mia Problemo 2000 kaj pri la ceteraj 2000 problemoj.

Fine mi trovis la solvon! Mi legos ĉiujn librojn pri komputiloj kaj mem solvos la problemon. Jen bela dika libro. Miaŭ, ek!


Noteto de Svartalf,
kiu rekte alfrontas problemojn

Svartalf

La estimata kolego Toto nenecese komplikigas la aferon. Li serĉas ĉirkaŭajn vojojn, dum la solvo estas simpla: Se estas komputiloj, estas problemoj! Do necesas rekte alfronti la problemon kaj batali por pli bela, senkomputila mondo, en kiu la homoj havos pli multan tempon por dorloti kaj karesi katojn. Mi mem kontribuas al la realigo de tiu revo, tranĉante per miaj akraj dentoj ĉiujn kablojn, kiujn oni ne sukcesas kaŝi de mi.

Cetere, mi ne ŝatas kritikaĉi, sed la estimata kolego Toto verdire ne ŝajnas serioza sciencisto. Ja serioza fakulo neniam fanfaronus sur foto per sia longhara peltmantelo, sed fotigus sin en oficialaj nigraj vestoj - kiel mi.

Svartalf, d-ro pri ĉiaj sciencoj


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 1/99, p. 1-3


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>