Kio estas drogo?
La Klintona administracio ekspansiigis sian kontraŭ-drogan reklaman kampanjon en 11 lingvoj krom la angla, nome, en la hispana, ĉina, korea, tagaloga, vjetnama, kamboĝa, lakota, navahoa, ĉerokia, kaj aleuta dialekto. La prezidento diris: "Ni anticipis, ke la reklamoj ege pligrandigus la konscion. Ni ne anticipis, ke ili jam havus tian mezureblan efikon je sintenoj." Iniciatita en 1997, la Nacia Junula Kontraŭ-Droga Novaĵkomunikila Kampanjo estas kreskinta el 12-urba prova programo ĝis nacia agado. Per televido, radio, interreto, ĵurnaloj, gazetoj kaj reklamoj en busoj kaj kinejoj ĝi celas junulojn, gepatrojn, instruistojn, trejnistojn ktp. "Ni klopodas esti tie, kie estas la junuloj", diras Barry McCaffrey, direktoro de la Oficejo por Nacia Drog-Kontrola Politiko. Senatano Frank Lautenberg (Demokrato, Nov-Ĵerzejo) diris, ke la kampanjo estas "bonvola, sed nekompleta. Kiel reklam-kampanjo sukcesu, ignorante fruaĝan drinkadon - la unuavican drog-problemon ĉe junuloj?" Sed laŭ McCaffrey en la 195000000-dolara jara buĝeto por kontraŭ-drogaj reklamoj mankas sufiĉe da mono por subvencii ankaŭ reklamojn kontraŭ-alkoholajn.
Eble la unuan fojon Usono oficiale kaj praktike rekonas sian multlingvecon - la kampanjo estas 12-lingva, kaj la listo mem pripensindas. Sed kion diri pri la manko de mono por pritrakti alkoholon kiel drogon? En Usono, riĉa lando, mono ofte "parolas" decidige. Ekzemple, la bier-industrio forte kontraŭstaris proponon inkludi alkoholaĵojn en la drogaron. Tiu industrio, sendube kun helpo de aliaj, sukcese pripropagandis la aferon inter la parlamentanoj. Oni militas precipe kontraŭ drogoj, kiujn oni malpermesas leĝe. Ne gravas, evidente, ke alkoholo kaj nikotino, leĝe permesataj al plenkreskuloj, kaŭzas multe pli da malbono ol ĉiuj malpermesataj kune. La mondo atentu! Vi perdos nenion krom viajn drogmaniojn! Post la grandskala kritikado de cigaredoj en Usono lastatempe, restoracioj, aviadiloj, oficejoj ktp. forigas fumadon, sed la grandaj cigared-firmaoj turnas sin al la ekstera mondo por daŭrigi la profiton per vendado de danĝera drogo. Malgraŭ la fakto, ke oni ne rajtas fumi en Citibank, John Reed, estro de la korporacio, funkcias kiel estrarano de la kompanio Philip Morris. Oni komprenu, ke tabakaj firmaoj devas meti sian monon ien. Ekzemple, en Citibank. Tio ne ŝokas, sed ŝoka estas, ke tiu eminenta negocisto, S-ro Reed, aplombe kaj senhonte postenas kiel komisiito de la plej estimata kancerkliniko en Usono, tiu de Memorial-Sloan Kettering (Novjorko). Oni komprenu, ke kancerklinikoj bezonas monon, kaj S-ro Reed havas mil milionojn persone, kaj sendube donas multon al M-SK, kies estro (kuracisto) ne hontas pri la konflikto inter samtempa pliigo kaj kuracado de pulmokancero. Li pretas helpi riĉulon purigi la psikan cindrujon per mon-donaco. Esplor-hospitalo ankaŭ estas negoca afero en Usono, kaj ĝi akiras pli da mono por kuracado de malsanuloj ol por preventado. La Usonaj novaĵkomunikiloj ne raportis la strangan ligiĝon inter pliigo kaj terapio de pulmokancero. Eble eksterlanda publikiĝo vidigos nin tra la fumo.
E. James LIEBERMAN
kaj Brett SCHULTZ (Usono)
El "AmUzE" 2-3/99, p. 15