Gaje&Gajne

Per solvo de la subaj enigmoj vi povas gajni premion.
Ni atendas la solvojn ĝis la fino de januaro 2000.
Adreso: "AmUzE"; Drujhba-2, PK 18; BG-1582 SOFIA.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Zigzago
de Cvetan MANOJLOV (Bulgario)

zigzago

Vertikale:

1. Speco de fiŝo

2. Speco de serpento

3. Viro, kiu havas infanojn

4. Monunuo en Rusio

5. Ligna figureto en iuj pilkludoj

6. Fluteto

7. Kaĉsimila aldonaĵo al manĝaĵoj

8. Parto de vizaĝo

9. Speco de danco

10. Fosaĵo, tranĉeo

11. Apudakva fekunda tero

12. Mara kankro

13. Speco de transportŝipo

14. Kaverno

Maldekstren (diagonale):

2. La nomo de la 15-a litero

3. Prepozicio

4. Kanada E-kantistino

5. Eta ŝipo por mallonga navigado

6. Romano de Istvan Nemere

7. Stenografia signo

8. Speco de dolĉaĵo

9. Virbovo

10. Ebleco de sukceso

11. Anatomia organo en la buŝo

12. Afrika rivero

13. Valoro de varo

14. Subhaŭta tavolo

15. Perforta depreno

16. Mezurunuo de elektra rezistaanco

17. La nomo de la 24-a litero


Alumetoj

alumetoj

Movu po unu alumeton en ĉiu vico tiel, ke la egalaĵoj iĝu ĝustaj!

Cvetan MANOJLOV (Bulgario - Montana)


Trovu la falsan moneron!

Jen 8 moneroj. Ĉiuj aspektas simile. Tamen, unu el ili estas falsa kaj pezas malpli ol la ceteraj.

Ĉu eblas trovi la falsan moneron per nur 2 pes-provoj, pere de du-telera pesilo?

Solvo:

Metu 3 monerojn sur unu pesil-teleron kaj 3 sur la alian.

a) Se la pesil-teleroj ekvilibriĝas, la falsa monero estas unu el la du ceteraj kaj, sekve, sufiĉas ankoraŭ unu pes-provo por trovi ĝin.

b) Se la pesilteleroj malekvilibriĝas, la falsa monero kuŝas sur la malpli peza pesil-telero. Sufiĉas ankoraŭ unu pes-provo por kompari du el tiuj ĉi moneroj. Se unu monero pezas malpli ol la alia, la malpli peza estas la falsa. Se la moneroj pezas same, la tria monero estas la falsa.

Disponigis: Juan del CASTILLO (Hispanio - Madrido)


Trompaj kvadratoj

kvadratoj

Nur unu el la 6 figuroj estas vera kvadrato. Trovu ĝin.


El "AmUzE" 1/99

Ni daŭrigas la konkurson por solvo de la subaj du taskoj.
Kelkaj el vi - post lotumado - ricevos premiojn.
Bonvolu sendi la respondojn al la redakcia adreso:
"AmUzE"; Drujhba-2, PK 18; BG-1582 SOFIA.
Viaj respondoj devas alveni ĝis la fino de januaro 2000. Bonŝancon!


DIVENU LA SIGNIFON!

Kion signifas AmUzE"?

Ni atendas viajn spritajn respondojn!


LITER-LUDO

Kiom da vortoj kaŝiĝas en la nomo de nia revuo?

(ĝis nun plej multajn vortojn trovis s-ino Evdokia Ĉoĉeva el Varna - Bulgario.)


SOLVO DE LA DIAGONALOJ el n-ro 1/99

A: 1. "La mano"; 2. Medalo; 3. Lemuro; 4. Pokalo; 5. Rato; 6. Figo; 8. Rolo.

B: 2. Maro; 3. Lemo; 4. Pedalo; 5. Romano; 6. Fakulo; 7. Gitaro; 9. Golo.

Libroremion ricevos s-no Cveta Popova el Pernik (Bulgario)


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 40-41


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>