Gaste&Guste


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Por la festa tablo

Adiaŭu la Jaron de la Leporo per manĝotukoj, falditaj tiel, ke ili similu al kapo de leporo.

Unue faldu la tukon kiel montras figuroj 1, 2, 3 kaj 4.

Poste, se vi deziras, desegnu okulojn, buŝon, nazon kaj lipharojn.

fald-leporo
glaso

"Maja Reĝino"

"Ĉu vi konas la drinkaĵon "Maja Reĝino"? La plena nomo estas "Morgaŭ estos la plej freneza, la plej ĝoja tago en la jaro, ĉar mi estos Maja reĝino, panjo, mi estos Maja Reĝino". Maleleganta nomo, kutime mallongigata en ordinaraj interparoloj. La bazo estas ajna bona seka ĉampano, al kiu oni aldonas brandon, konjakon, kuminon kaj fortan malhelan bieron por plibongustigo."

Tion rekomendas onklo Fred al juna viro en la bonega romano "Onklo Fred en la printempo" de P.G. Wodehouse.

Ni avertas: ne provu trinki tion antaŭ ol vi legis tiun kaj la ceterajn verkojn de Wodehouse, el kiuj vi ekscios ankaŭ pri la fama matena resobriga trinkaĵo de Jeeves.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 17


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>