InTime

Dum E-aranĝoj oni havas malmultan tempon por bone ekkoni
ĉarmulon aŭ ĉarmulinon, kiu allogis la atenton. En tiu ĉi numero,
kiel promesite, legu pri tio, kion vi povas diveni pri homoj laŭ iliaj manĝpreferoj.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Por ekkoni aliulojn
Ŝovu vian nazon
en fremdan vazon... aŭ teleron!

Laŭ la japana fakulino pri nutrado Noriko Kurujama ekzistas 6 tipoj de homoj laŭ la preferataj manĝaĵoj. Jen koncize pri ili:

legomoj

Ŝatantoj de legomoj

Ili estas tre scivolemaj kaj diligentaj. Ili ŝatas trankvilon kaj havas harmonian familian vivon. Ilia sanstato estas bona, ili nur atentu kaj ne tro manĝu salon.

fruktoj

Ŝatantoj de fruktoj

Ili kutime vivas feliĉe, havas multajn amikojn kaj estas atentaj aŭskultantoj. Ne plaĉas al ili konkurado, en la kariero ili ne timas malsukceson kaj elektas kreajn profesiojn. La viroj de tiu speco estas maliniciatemaj en intimaj rilatoj kaj atendas pli da aktiveco de la virinoj.

fisxo

Ŝatantoj de fiŝaĵoj

Trankvilaj kaj eltenemaj, ili vekas respekton inter siaj amikoj. En amrilatoj ili estas tre fidindaj. Sed fiŝaĵ-ŝatantoj ne emas konfesi, se io ĝenas ilin en la konduto de aliuloj.

viando

Ŝatantoj de viandaĵoj

Impulsiĝemaj kaj ne ĉiam prosperaj, ĉar ili ofte ne finas komencitajn projektojn. Ne tre fidindaj en amrilatoj. Se vi delikate atentigas pri iliaj malavantaĝoj, ili estas nehaltigeblaj kaj pretas fari por vi ĉion. Ili atentu pri eventuala malsaniĝo de la digesta sistemo, de la koro aŭ de la angioj.

spico

Ŝatantoj de spicaĵoj

Temperamentaj kaj dinamikaj, ili treege ŝatas aventurojn. Ili serĉu laboron, en kiu estas senĉesaj ŝanĝoj. En la amo ili similas al papilioj - belaj, sed supraĵaj. Ankaŭ ili atentu pri trouzo de salo.

graso

Ŝatantoj de grasaĵoj

Tre lertaj en la vivo, ili estas individuistoj, kiuj prosperas en la kariero. Ili estas inventemaj en amrilatoj kaj posedas nerezisteblan ĉarmon.


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 16


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>