JesPeranto

Tie ĉi vi trovos artikolojn pri praktika uzado de Esperanto en internaciaj kontaktoj.
Ni invitas ankaŭ aliajn fakajn E-organizaĵojn prezenti sian aktivadon.

Projekto INTERKULTURO | Projekto INDIĜENAJ DIALOGOJ


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ilei
Universala Esperanto-Asocio

Projekto INTERKULTURO

Interkulturo

Pro la vigla intereso pri la projekto INTERKULTURO,
pri kiu atestas senditaj enketiloj kaj leteroj, ni daŭrigas la temon
per freŝaj informoj pri la evoluo de la projekto.

Klaso partoprenas konkurson per Projekto INTERKULTURO kaj gajnas komputilaron

La 5-a klaso de la Ĝenerala Lernejo n-ro 1 en Biksado (Kovasna provinco, Rumanujo) partoprenis nacian konkurson, prezentante Projekton INTERKULTURO (ILEI/UEA), en kiu ĝi partoprenas. Rezulte ilia propono estas konsiderata la plej bona projekto kaj pro tio ili ĵus gajnis komput-laborejon, konsistanta el 5 komputiloj kun ligo al Interreto. La 25 gelernantoj memkompreneble tre feliĉiĝis pro tio, ĉar estante la unuaj aliĝintoj en la mondo en la interreta Kvazaŭlernejo "Tibor Sekelj", kie nun partoprenas 92 klasoj el ĉiuj kontinentoj, ĝis nun ili povis interrilati kun la alilandaj kamaradoj nur per malrapidega papera korespondado. En tiu lernejo jam ekde pluraj jaroj tre lerte agas la instruisto Mihai TRIFOI, kiu aranĝis tie eĉ etan E-muzeon. Vere ili meritas tian kuraĝigon kaj subtenon.

Por tiuj, kiuj volus gratuli aŭ kontakti la gajnintojn, ilia freŝa retadreso estas <pg024@xnet.ro>, kaj la paper-adreso: Scoala Generala Nr.1, RO-4038 BIXAD, Jud. Covasna, Rumanujo.

Mauro La Torre (Italio)

BONVENIGA MESAĜO AL INSTRUISTOJ
DE LA INTERKULTURAJ KLASOJ

Estimata kolego,

nun, en la komenco de realigado de nia grava iniciato permesu al mi saluti vin en la nomo de la tuta estraro de ILEI, kaj speciale de la Lerneja Komisiono, samtempe dezirante al vi sukcesojn en via laŭdinda agado, kiu celas alproksimigi geknabojn de diversaj nacioj, rasoj, religioj kaj lingvoj.

Konsciu, ke vi estas pioniro de nobla ideo pri harmonia estonteco inda je la nomo de homo. Faru ĉion eblan por igi viajn lecionojn modelo de amika kunagado en toleremo kaj amo al la homfrato. Instruu la klasanojn en la spirito de reciprokaj respekto kaj helpemo. Permesu, ke denaska scivolemo kaj vigla fantazio plenigu la instruhorojn.

Konsciu, ke vi agadas ne sola, kolegoj en aliaj landoj kaj kontinentoj laboras fervore por efektivigi la saman celon: eduki infanojn por paca estonteco. Ili estas pretaj helpi vin, se vi laciĝus aŭ perdus la elanon.

Tiel same kun granda atento sekvas vian laboron kaj bonintence povas interveni (je via peto) la Komisiono kaj la Estraro, en kies nomo mi, prezidanto de ILEI, nun parolas.

Konsciu, ke la diferencoj inter niaj klasoj estas grandegaj. Dum por vi Interreto eble estas jam ĉiutaga banalaĵo, via kolego en Afriko instruas en lernejo sen vera konstruaĵo, en malkomfortaj cirkonstancoj.

Komprenigu al viaj lernantoj ke, malgraŭ kriaj diferencoj, bonaj homoj deziras ekkoni unu la alian, interamikiĝi kaj helpi laŭ siaj kapabloj.

Serĉu kontakton kun viaj kolegoj kaj instigu la klasanojn agi same.

Ne forgesu ke nur aktiva agado kondukas al sukceso kaj longdaŭraj scioj.

Oni preferas agemajn simplulojn ol pasivajn saĝulojn.

Sukcesplenan laboron deziras

ILEI estraro, Lerneja Komisiono

Kelkaj praktikaj informoj

Principe la unua laborperiodo iras de la nuna septembro (1999) ĝis la fino de februaro 2000.

Ĉefaj celoj de ĉi tiu periodo estas:

A1) eklerno de la Internacia Lingvo (Esperanto), por plej baldaŭ interkomuniki kun alilandaj klasoj;

A2) publika sinprezento de ĉiu klaso, antaŭ la ceteraj klasoj de la kvazaŭlernejo "Tibor Sekelj";

A3) elekto de esplortemo kaj partneraj klasoj, por posta kunlaborado dum la dua periodo.

B1) Dum la dua laborperiodo (ekde marto ĝis aŭgusto 2000), surbaze de deziroj esprimitaj de la klasoj, kaj kompreneble konsiderante ilian lernejan ŝtupon, formiĝos la kunlaborontaj klas-ringoj, tio estas malgrandaj grupoj da klasoj, kiuj interŝanĝos materialojn kaj informojn pri la interkonsentita esplortemo.

B2) En ĉiu klaso la geknaboj prilaboros la tiel kolektitajn informojn kaj produktos montreblajn materialojn (bildojn, tekstojn, aŭdaĵojn) sendotajn por la fina laŭtema ekspozicio.

B3) Samtempe, dum la dua periodo, daŭros la lingva lernado, paralele kun la lingva praktikado.

Ni rekomendas al vi la LAŬEBLAN uzon de jenaj lerniloj kaj helpiloj:

1) OKULO, lernolibreto de Stefan MacGill kun bildoj de Monika Molnar (aparte ni havigos praktikajn informojn pri la favorpreza akirado).

2) JUNA AMIKO, internacia E revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj. Ĝi volas esti via presa parolilo, informu ĝin pri publigigindaj eventoj.

3) Kvazaŭlernejo "Tibor Sekelj" (Interreta adreso http://lps.uniroma3.it/kler).

4) Internacia Pedagogia Revuo (IPR), kun eseaj artikoloj kaj informaj rubrikoj por la instruistoj.

La centraj adresoj de Projekto INTERKULTURO estas la jenaj:

ILEI, Lerneja Komisiono



Ambicia projekto
Fluo de libera komunikado inter Indiĝenaj Popoloj

Projekto INDIĜENAJ DIALOGOJ

Indigxenaj Dialogoj

Indiĝenaj Popoloj estas la kuratoroj de netrotakseblaj naturaj kaj kulturaj valoroj.

Ili estas ankaŭ la portantoj de esencaj saĝo kaj scio. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj, aŭ eĉ nur respektas iliajn elektojn aŭ apogas iliajn aspirojn.

La daŭranta ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj lingvoj kaj iliaj mondoj, domaĝas al ni ĉiuj. La Jardeko por la Indiĝenaj Popoloj, proklamita de UN (1995-2004) ŝajnas ne bremsi tiun negativan evoluon.

Malgraŭ tio, la Organizoj de Indiĝenaj Popoloj atingis rimarkindajn rezultojn dum la pasintaj jaroj!

Indiĝenaj Popolaj devis ĉiam batali por siaj rajtoj. Ĉie en la mondo, ili staras antaŭ similaj viv-minacaj defioj. Multaj Organizoj de Indiĝenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo.

Ili konscias, ke pli intensa interŝanĝo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la disvastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel grave utilus al ili ĉiuj. Tamen, libera komunikado inter Indiĝenaj Popoloj estas ankoraŭ limigita.

La manko de unu komuna lingvo kaj limigita aliro al moderna komunikado ludas decidan rolon en tio. La indiĝenaj popoloj dependas, por siaj interkulturaj kontaktoj, grandparte je tradukistoj kaj interpretistoj, kio kaŭzas konsiderindan perdon de tempo, mono kaj nuancoj. La uzo de ponto-lingvoj (ekzemple la angla, hispana, franca, aŭ rusa...) ne prezentas kontentigan alternativon je monda nivelo. Kiel la aferoj statas nun, reprezentantoj de Indiĝenaj Popoloj ofte komunikas nur kun tiuj kiuj kapablas paroli la saman pontolingvon.

Do, kiel ŝanĝi tion?

La projekto Indiĝenaj dialogoj (ID) celas fortigi la Organizojn de Indiĝenaj Popoloj, disponigante al ili la rimedojn por plena kaj rekta komunikado inter ili.

La kombino de Esperanto kaj modernaj komunikadaj sistemoj malfermos vojon por optimuma uzo kaj solida vastigo de internaciaj indiĝenaj retoj.

Por atingi altkvalitan komunikadon je malaltaj kostoj, la kontaktpersonoj de Organizoj de Indiĝenaj Popoloj devus lerni:

- paroli kaj skribi Esperanton flue;

- uzi fakson kaj retpoŝton efike;

- enkonduki la uzon de tiuj kapabloj interne de siaj Organizoj.

Por ebligi tion, la projekto ID ofertas tri-semajnajn kursojn kun utiligo de la plej bonaj instrumetodoj.

ID esperas trejni 250 delegitojn antaŭ la jaro 2005.

La unua kurso por 20 partoprenantoj okazis en Nederlando de la 29a de aŭgusto ĝis la 19a de septembro 1999.

La kompleta vizio:
en 2005 la indiĝenaj popoloj povus:

- esti formintaj solidan kaj vastiĝantan reton de proksimume 200 organizoj, sen komunikadaj limoj, kaj tiel esti rompintaj la lingvajn barojn inter si.

- esti lernintaj unu de la alia, pere de (virtuala) Indiĝena Interkultura Universitato kiel, ekzemple, savi lingvon, observigi traktaton, protekti sian intelektan proprieton kaj sian naturan vivmedion.

- esti kreintaj Unuiĝintajn Indiĝenajn Naciojn, kiu akceptigus kaj observigus la Rajtojn de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo

Kial elekti Esperanton (kaj ne la anglan)
kiel ponto-lingvon por ĉi tiu projekto:

- oni povas lerni regi Esperanton multe pli rapide kaj bone ol la anglan, kaj ID celas rapide estigi veran komunikadon inter la membroj de la reto;

- la neŭtraleco de Esperanto ebligas kontakton je bazo de egaleco kaj respektas la indiĝenajn lingvojn; elekto de la angla malavantaĝigus multajn ne-okcidentajn popolojn;

- Esperanto, dank' al ĝia sistemo de vortformado, estas pli taŭga por esprimi konceptojn ligitajn al certa kulturo, kaj novajn estiĝantajn per interkultura kunlaboro;

- fine, lerni Esperanton faciligas la akiron de aliaj fremdaj lingvoj.

Esperanto tiucele montriĝas ora ŝlosilo.

Kiel ni prezentas Esperanton kadre de ID?

Oni povus kompari Esperanton al Lego (konstru-ludo kun briketoj ĉiel kombineblaj): simpla, facile uzebla, sed kun senfinaj ebloj. Ĝi prezentas nekontesteblajn avantaĝojn:

- ĝi estas surprize facile lernebla,

- ĝiaj gramatiko kaj prononco estas regulaj,

- novaj vortoj - tuj kompreneblaj - estas facile formeblaj laŭ deziro.

Post pli ol cent jaroj da intensa uzado fare de larĝa kosmopolita komunumo, ĝi nun estas vivanta lingvo kun riĉa literaturo. Ĝi estas libera de ĉia naciismo kaj estis projektita por kunligi la popolojn. Ĉiu kiu partoprenus Universalan Kongreson de Esperanto, estus konvinkita: 3500 delegitoj el 100 malsamaj landoj kaj eĉ ne unu interpretisto!

Sufiĉe multaj profesiaj retoj jam longtempe uzas Esperanton.

Kiu partoprenas en la unuaj kursoj?

Kiuj jam subtenas ĉi tiun projekton?

Iniciatintoj de la projekto:

- Bessie Schadee & Sylvain Lelarge - Narwal

- Jose Carlos Morales: Brunkaa Indiano, membro de la Konsulta Grupo por la Internacia Jardeko por la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

Ĉu fascina projekto?

Certe ĝi estas tia, ĉar ĝi estas vere noviga, plena de potencialo kaj perfekte realigebla.

Vi povas partopreni en ĝi:

- enirante la vizion kaj kune realigante ĝin;

- kontaktigante nin kun simile agantaj individuoj kaj organizoj;

- igante vian entreprenon daŭre apogi nin finance;

- prezentante nin al potencialaj sponsoroj;

- "adoptante" unu el la partoprenantoj, pagante ties kotizon por unu aŭ pluraj kurso-tagoj;

- helpante nin konstrui interretan strukturon (aparataro, programaro, provizistoj kaj ttt-paĝo) kiu donos al la reto radikojn kaj flugilojn;

- financante vojaĝbiletojn de la partoprenantoj

- .........

Nia celo estas trovi ne-indiĝenajn organizojn, kiuj pretus financi ĉi tiun projekton plejparte.

Bonvolu kontakti

Bessie Schadee
(Direktoro de la projekto)
Oud Clingendaal 7
2245 CH WASSENAAR
NEDERLANDO
Telefono: 00 31 (0)70 51 77 523
Fakso: 00 31 (0)70 51 766 82
bessie.schadee@usa.net

KLARIGO POR VOLONTULAJ "GEONKLOJ":
KION SIGNIFAS "ONKLIĜI"?

a) Tio signifas apogi dum unu jaro unu (aŭ du) kontaktpersonojn de unu indiĝena organizaĵo per

b) retpoŝta korespondado dum kaj post lia/ŝia kurso (celante la plilernadon de Esperanto kaj la plibonigon de lia/ŝia tradukpovo);

c) tradukado dum la unua semajno de la kurso (vidu malsupre la datojn) de TTT-paĝo verkita de la nova "nevo" aŭ "nevino";

d) tradukado aŭ tradukhelpado de postaj aldonaĵoj aŭ novaj specifaj tekstoj dum tiu jaro (sciante ke, se la kvanto troiĝas, la ID-organizantoj povas trovi helpon);

e) daŭra reciproka informado kune kun la ID-organizantoj por pridiskuti la progresojn;

f) respekto de la konfidenco.

KION ONI BEZONAS POR ONKLIĜI?

a) Kompreni la ID-vizion kaj subtenemi ĝin;

b) Havi la materialon kaj la kapablon por bonkvalite retpoŝti;

c) Havi bonan pedagogian senton;

d) Paroli la pontlingvon de sia nevo aŭ nevino por pli bona kompreno de la lernprocezo kaj por kapabli traduki;

e) Havi la tempon (nepre dum la unua semajno de la kurso);

f) Verki pontlingve kaj esperante mallongan prezenton de si mem (maksimume unu duonpaĝo, kaj kun foto).

KIEL LA ID-ORGANIZANTOJ
SUBTENOS LA GEONKLOJN?

a) Per daŭra informado pri la bonfarto de la projekto (atingaĵoj pro la projekto, novaj kunlaborantaj popoloj, disvolviĝo de la projekto, ktp);

b) Per tuja (re)ag(ad)o kiam onklo aŭ onklino helpon aŭ konsilon petas;

c) Per konsideri ilin anojn de la teamo, kaj atenti iliajn sugestojn.

DATOJ:

1) De la 29-a de aŭgusto ĝis la 18-a de septembro 1999

2) De la 21-a de novembro ĝis la 12-a de decembro 1999

3) De la 21-a de majo ĝis la 11-a de junio 2000

4) De la 6-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2000

ONKLIĜILO

Bonvolu sendi tiun onkliĝilon al:

Katalin Smideliusz
Kos Karoly u. 29
H-9700 Szombathely - Hungario
Tel: 00 36 94 320 313 smidik@rik.bdtf.hu

KURAĜIGA SUKCESO
DE KURAĜA PROJEKTO

Kiel oni povas imagi, Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge renkontis ne nur simpation sed ankaŭ fortajn dubojn pri la realigebleco de la projekto, kiam ili komencis prezenti ĝin al eblaj partneroj. Tamen jam en oktobro 1998 la Estraro de UEA decidis apogi la projekton kaj asignis al ĝi aŭspiciojn de UEA. Esperantistoj en pli ol dek landoj envolviĝis en ID ekz. per tradukado de kursotekstoj kaj kiel "geonkloj", kiuj rete korespondas kun la kursanoj por ke ili spertiĝu en la lingvouzo.

La nelacigeblaj gvidantoj de Narwal sukcesis varbi por la projekto plurajn ne-Esperantajn partnerojn kaj sponsorojn.

La unua kurso estis la unua granda sukceso de la projekto. Ĝi havis 22 lernantojn. Ili reprezentis indiĝenajn organizaĵojn el Papua Novgvineo, Maroko, Ruando, Burkino, Rusio, Alasko, Kostariko, Gvatemalo, Ĉilio kaj Barato. Dum la unua semajno ili intense studis Esperanton. Dum la postaj semajnoj ili lernis uzi komputilon, korespondi rete kaj krei hejmpaĝojn. Jam dum la dua semajno ili ekkontaktis siajn geonklojn. La programon estris la iniciatintoj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. La instruistaro estis internacia: Antonio Leoni de Leon el Kostariko, Aleksander Melnikov el Rusio, Katalin Smideliusz el Hungario kaj Atilio Orellana Rojas el Argentino.

UEA premiis en la lasta vespero la kursanojn per la libro "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj" kaj la instruistojn per "Lingva arto". La plej progresintaj kursanoj ricevis kiel ekstran premion membrecon en UEA.

Unu monaton post la fino de la kurso, Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge raportis, ke "duono de la grupo aktive uzas Esperanton kaj la aliaj iĝis efikaj ambasadoroj kaj ankaŭ ili verŝajne finfine aktive uzos Esperanton".

(Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 50)


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 6-13


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>