KonScie

Marjorie Boulton naskiĝis en 1924 kaj edukiĝis i.a. en la Universitato de Oksfordo, Britio, kie ŝi doktoriĝis pri literatura scienco. Nun profesia verkisto, ŝi dum multaj jaroj estis direktoro de pedagogia kolegio.

En 1949 ŝi lernis Esperanton, kaj debutis sur la kampo de la Esperanta literaturo en la Belartaj Konkuroj de UEA. Ŝia unua poemaro, "Kontalte", aperis ĉe Stafeto en 1955. Baldaŭ sekvis "Kvarpieda kamarado" (1956), "Cent ĝojkantoj" (1957), "Eroj" (1959), "Virino ĉe landlimo" (dramoj kaj skeĉoj, 1959). En 1960 oni publikigis ŝian gravan anglalingvan biografion "Zamenhof, Creator of Esperanto" (represitan en 1980). En 1962 oni eldonis ties Esperantan version: "Zamenhof". Sekvis poemaroj, novelaroj, literaturciencaj esploroj...

Marjorie Boultan estas membro de la Akademio de Esperanto. Ŝi estas unu el la plej produktivaj kaj ŝatataj literaturistoj en Esperanto. Ŝi scias instrui kaj amuzi kaj havas senton pri humuro.

"Faktoj kaj fantazioj" estas legolibro speciale por tiuj, kiuj apartenas al la kategorio "progresantoj". Ĝi ekzercigas pri frazkonstruado, por kreskigi la kapablon legi, skribi kaj paroli. Bona lernilo devas esti interesa. Tion Marjorie Boulton lerte atingis en 52 ĉapitroj, plenaj de fabeloj, mirindaĵoj, kaj rakontoj pri homaj atingoj kaj kuriozaĵoj el la tuta mondo. Ili igas la leganton streĉe atenti, miri, kortuŝiĝi kaj ridi.

Jen specimeno, kiun ni publikigas kun la afabla permeso de s-ino Boulton.

1


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

LA OBEEMA
KANIBALO

(fantazio)

En ĝangalo ankoraŭ ne esplorita, heroe sindediĉa misiisto trovis malgrandan tribon, kiu neniam antaŭe vidis misiiston. Dum tempo li estis en grava danĝero, ĉar tiuj sovaĝuloj estis kanibaloj. Sed, per sia kuraĝo, afableco kaj kelkaj bone elpensitaj interesaj surprizoj, li baldaŭ gajnis ilian estimon kaj eĉ amikecon. Ili instruis lin pri multaj sekretoj de la ĝangalo; li donis al ili multajn novajn sciojn; kaj ili iom lernis la lingvon unu de la alia. La misiisto trovis, ke fakte pluraj el la tribanoj estas tre inteligentaj, tre kapablaj multe evolui. Kvankam li ne tute konvertis ilin al sia religio, li sukcesis iom modifi ilian sintenon pri diversaj aferoj; kaj li tre ĝojis, ĉar ili jam forlasis kanibalismon. Li decidis instrui al ili Esperanton.

***

Ili bonege progresis, kaj baldaŭ ili pli bone regis la akuzativon ol la misiisto regis la blovpafilon. La afero grandioze evoluis, kaj post tri jaroj, en la vilaĝo troviĝis Delegito de UEA, Vic-Delegito, kaj Fak-Delegitoj pri: Ĝangala Kuirarto; Simioj; Sorĉ-kuracado; Minimumaj Modoj; Tranazaj Ornamaĵoj. Post kvar jaroj, la plej inteligenta viro, Papag Falastuj (tielnomita pro sia brila pafado) deziris iri al Universala Kongreso. UEA iom helpis lin mone, la Centra Oficejo sendis utilajn konsilojn, kaj la tuta tribo festis lian gloran foriron, preparante elitan festenon kun simioj, lacertoj, serpentoj, fruktoj, salatoj, kaj eĉ (ĉar vere estis okazo speciala) luksaj vermoj.

La misiisto ĝenerale tre fidis, ke Papag Falastuj, tiel inteligenta, lernema kaj observema, kondutos tute dece en Universala Kongreso kaj reportos multajn valorajn sciojn kaj pli bonan prononcon... Tamen, dum la lasta vespero li delikate menciis al li unu eblan tenton.

"Vi nepre memoros, ĉu ne, ke al eŭropanoj kanibalismo estas io tute abomena? Ili ankaŭ ne rajtas mortigi unu la alian, escepte tiam, kiam registaro faras specialajn grandskalajn aranĝojn; sed eĉ post tiaj organizitaj mortigoj, oni ne rajtas manĝi la viandon. Nu, kara Papag, vi tre zorgos, ke vi ne falu en vian iaman kutimon, ĉu ne? Vi trovos multajn bongustajn nutraĵojn - se iam dum la Kongreso vi trovos tempon por manĝi; do, neniam pensu pri peka manĝkutimo."

Papag tre amike, kun multaj ĉirkaŭbrakoj kaj estimaj vortoj, adiaŭis sian noblan ekstertriban amikon, kaj turnis sian boateton en la direkton de la plej proksima urbo.

***

Li revenis entuziasme, kun multaj donacoj, memoriloj, bildkartoj, verdaj steloj, harbukloj, glumarkoj kaj cirkuleroj.

La misiisto estis tre kontenta pri lia progreso kaj sukceso; sed unu tagon li hezite demandis: "Kaj kion vi manĝis eksterlande?" -"Vi pravas, ke dum Universala Kongreso estas malfacile trovi tempon por manĝi; do, mi plejparte manĝis en mia ĉambro, private. Mi nutris min precipe per panoj kaj bananoj, kvankam mi ankaŭ iom maĉis kanon." La misiisto sentis sin kontenta. La sovaĝuloj tre alkutimiĝis al sukerkano kiel frandaĵo, kaj malgraŭ iom asketa dieto, Papago aspektis ege forta kaj granda.

Sed la Loka Kongresa Komitato neniam trovis la hisPANOn, la du jaPANOJn, du liBANANOJn kaj iraKANOn, kiuj post la fino de la Universala Kongreso mistere mankis.


Loknomoj

Kien iru esperantisto, kiu deziras serioze studi la ses participojn?

En Ĉinujo li povas viziti Anta, urbo en la norda parto de la lando; kaj li trovos lagon Onto en Finnlando; ĉu eble en la urbo Intae en Borneo li trovos iom da helpo?

Proksime al la Tropiko de Kaprikorno li trovos Ata, kvankam tie li kredeble ne havus tre taŭgan domon por seminario aŭ konferenco, ĉar Ata estas tre malgranda insulo, unu el la Tonga-insularo sur la Pacifika Oceano. Sed li povas iom pli facile viziti la urbon Ita en Paragvajo, aŭ en Japanujo elekti inter eĉ du urboj kun la nomo Ota.

***

Moderna Maroko ŝajnas iom bonvenigi esperantistojn, ĉar la maroka flago estas centra verda stelo kvinpinta, kaj la ĉefurbo estas Rabato!


EKZERCO: Trovu aliajn "manĝeblajn" nacianojn
kaj sendu la rezultojn al "AmUzE"!Noto:


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 32-35


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>