Mortintaj ĉevaloj
Saĝaĵo de la Dakotaj Indianoj instruas:
"Kiam vi malkovras, ke vi rajdas ĉevalon mortintan, degrimpu."
En profesia vivo ni ofte klopodas pri aliaj strategioj trakti tian situacion.
Ni mendas pli fortan vipon.
Ni anstataŭigas ĉiujn rajdistojn.
Ni asertas: "Tiel ni jam ĉiam rajdadis tiun ĉi ĉevalon."
Ni starigas komisionon, kiu analizu la ĉevalon.
Ni vizitas aliajn lokojn por vidi, kiel oni tie rajdas mortintajn ĉevalojn.
Ni altigas ĉiujn kvalitajn normojn rilate la rajdadon de mortintaj ĉevaloj.
Ni starigas portaskan taĉmenton por revivigi la mortintan ĉevalon.
Ni intermetas trejnadan kurseron por lerni pli bone rajdi.
Ni okazigas ĝisdetalan komparon de diversaj mortintaj ĉevaloj.
Ni modifas la kriteriojn por decidi, ĉu ĉevalo estas mortinta.
Ni luas eksterajn specialistojn por rajdi la mortintan ĉevalon.
Ni kunligas plurajn mortintajn ĉevalojn, por tio, ke ili kuru pli rapide.
Ni proklamas: "Neniu ĉevalo povas esti tiom morta, ke oni ne plu batu ĝin."
Ni liberigas monrimedojn por altigi la forton de la mortinta ĉevalo.
Ni komisias studaĵon fare de konsilistoj por trovi, ĉu troveblos malpli kostaj konsilistoj.
Ni aĉetas kromaĵon promesantan plirapidigi mortintan ĉevalon.
Ni klarigas, ke nia ĉevalo en stato morta estas "pli bona, pli rapida kaj pli kostoŝpara".
Ni fondas studcirklon por trovi konvenan utilon por mortintaj ĉevaloj.
Ni laŭe aktualigas la rendimentajn postulojn kontraŭ ĉevaloj.
Ni difinas por la kontado apartan kostorubrikon por mortintaj ĉevaloj.
(Pendis en direktista oficejo ĉe BASF.)
Esperatigis: PEJNO Simono (Germanio)
El "AmUzE" 2-3/99, p. 14