MuzEjo


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

"Mi deziras interesigi
esperantistojn pri muziko
kaj muzikistojn - pri Esperanto"

Lycxezar + hxor

Dum la 84a UK en Berlino miron kaj poste admiron provokis
juna bulgaro, kiu kuraĝe , kvankam unuafoje, gvidis
la Internacian E-Ĥoron. "AmUzE" prezentas lin.

Kiu vi estas?

Mia nomo estas Lâĉezar Krâstev. Mi estas 22-jara. Mi loĝas en Sofio.

Kiam vi ekokupiĝis pri muziko?

Mi devenas de muzikema familio. Mia avino ŝatis kanti. Ŝi konis pli ol 300 bulgarajn popolkantojn. Mia patrino heredis ŝian intereson pri muziko. Ŝi estis profesia kantistino en la koruso de la Traca societo en Sofio kaj en la fama folklora koruso de la Bulgara nacia radio.

Ĉu do en la infanaĝo via patrino ligadis vin al la piano?

Ne! Kiam mi estis 10-jara, mi mem ekdeziris okupiĝi pri muziko. Mi vizitis muzikan kurson. Tie mi ludis akordionon. En 1992 mi iĝis lernanto en la Meza muzika militlernejo. En ĝi mi okupiĝis pri klarneto, piano kaj akordiono. En 1996 mi diplomiĝis kaj ekde tiam mi estas klarnetisto en la Gvardia militorkestro de Bulgario. Samtempe mi studas jam dum tri jaroj en la Muzika akademio en Plovdiv, fako "muzika pedagogio kaj muzik-estrado".

Kiel vi konatiĝis kun Esperanto?

Antaŭ pli ol unu jaro mi konatiĝis kun profesoro Dimitâr Terziev, la iama muzik-instruisto de mia patrino. Kiel muzikisto mi plaĉis al li, kaj li decidis, ke mi daŭrigu la tradiciojn, kiujn li kreis kiel muzika pedagogo en Esperantujo. Dum la 84a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino mi devis konatiĝi kun la la Internacia Esperanto-Ĥoro kaj esti helpanto de s-ro Terziev. Bedaŭrinde, s-ro Terziev malsaniĝis, kaj mi veturis sola al Berlino.

Ĉu vi jam sufiĉe bone parolis Esperanton?

Antaŭ la kongreso mi intense lernis Esperanton dum 4 monatoj. sed tio evidentiĝis nesufiĉa por la nova tasko, kiun mi devis plenumi - nome ne nur helpi, sed mem estri la Ĥoron. Feliĉe, la ĥoranoj rilatis al mi kompreneme kaj amikeme, kaj mi ege dankas al ĉiuj. Speciale mi deziras mencii la nomojn de Helen Fantom el Britio, familio Bishop el Aŭstralio kaj Anja Karkiajnen el Finnlando, kiuj ne nur helpis al mi esprimi pli precize miajn postulojn al la ĥoranoj, sed ankaŭ praktike aktive kunlaboris pri administraj aferoj, pri serĉado de salonoj por provludado ktp.

Nun mi intense plu lernas Esperanton - mi vizitas kurson, korespondas retpoŝte kun geesperantistoj el la tuta mondo, legas periodaĵojn, aŭskultas E-muzikon.

Ĉu antaŭ la UK vi jam havis ian sperton kiel ĥorestro?

Jes. Mi havis praktikon pri estrado de la koruso en la akademio, kie mi studas. Krome, dum kelka tempo mi estris soldatan amatoran koruson. Konsiderante mian aĝon, la spertiĝo antaŭstaras...

Kiujn E-muzikistojn vi jam konas kaj ŝatas?

Mi ankoraŭ ne konas multajn. El tiuj, kiujn mi konas, al mi plej plaĉas la sonkasedo "Esperanto" de "Tutmonda muziko".

Kiajn planojn vi havas kiel E-muzikisto?

Baldaŭ mi organizos muzikan rondon por kantemaj geesperantistoj. Komence, en kurso ili akiros bazajn muzik-konojn. Mi esperas, ke poste la rondanoj partoprenos la Internacian Esperanto-Ĥoron kaj diversajn aranĝojn.

Mi planas registri kaj eldoni bulgarajn E-kantojn - originalajn kaj tradukitajn. Jam ekzistas multaj tradukoj de bulgaraj folkloraj kaj modernaj kantoj. Aliflanke, ekzistas ankaŭ kantoj, verkitaj laŭ originalaj E-tekstoj (ekz. de Miŝo Zdravev, Venelin Mitev k.a.).

Mi deziras interesigi esperantistojn pri muziko kaj muzikistojn - pri Esperanto.

Kaj kio pri la Internacia Esperanto-Ĥoro?

Venontjare ĝi iĝas 20-jara. Dum la UK en Tel Avivo ni solene festos tiun jubileon. S-ro Terziev kaj mi preparas specialan programon por la solenaĵo. Mi komponis muzikon por jubilea kanto. Mi alvokas verkemulojn krei tekston por ĝi. La muzik-notojn de la baza melodio troviĝas sur paĝo III (malantaŭa interna kovrilpaĝo) de "AmUzE". Se iu deziras verki tekston, sed ne scipovas legi muzik-notojn, li aŭ ŝi povos orientiĝi pri la ritmo de la kanto laŭ la kvazaŭteksto* sur la sama paĝo.

Dankon! Mi bondeziras sukcesojn al vi kaj al la legantoj de "AmUzE", kiuj konkuros por la honoro iĝi aŭtoroj de la teksto de la jubilea kanto!

Intervjuis: Mariana EVLOGIEVA
Sur la foto: Lâĉezar Krâstev kun ĥoranoj en Berlino

* Noto de la intervjuinto: Tiun ĉi tekston mi verkis nur por doni ŝancon al analfabetuloj pri muzik-notoj - kiel mi mem - partopreni la konkurson. Ne estu tro kritikemaj rilate al ĝia literatura valoro (a ŭ pli ĝuste - malvaloro) kaj ne juĝu ĝin tro severe - ĝi ja ne partoprenas en la konkurso.


Demandeto el "AmUzE" 1/99:

Kiuj estas la 9 muzoj pri kiuj "fakoj" ili respondecas?

La unuan premion de "AmUzE" ricevos s-ro Roberto Sartor el Buenos Aires, kiu respondis: "ERATOA (amliriko), EŬTERPA (muziko), KALIOPA (eposo), KLIOA (historio), MELPOMENA (tragedio), POLIMNIA (altliriko), TALIA (komedio), TERPSIKORA (danco), URANIA (astronomio). Ne pensu, ke mi havis ĉion nun en mia memoro, sed mi hazarde trovis ilin sur paĝo 722 de nia fifama PIV!" Kiel vi povas konstati, "AmUzE" alte taksas ne nur memorkapablon, sed scipovon serĉi kaj trovi la ĝustajn respondojn.


Bonvenon al nia talent-vartejo!

Karaj legantoj, tie ĉi vi trovos en la sekvaj numeroj viajn verkojn kaj/aŭ recenzetojn pri ili. Bonvolu sendi viajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn al la redakcia adreso: BG-1582, Sofia, Drujhba-2, PK 18. Se ni taksos viajn literaturaĵojn publikigindaj, ili aperos sur tiuj ĉi paĝoj. Se via talento bezonas ankoraŭ iom da maturiĝo, nia rubrikestro konsilos vin per respondoj en la revuo. (Ni ne aperigos la nomojn de la recenzataj aŭtorojn, nur ties komencajn literojn.) Provizore la sekcio estos nur literatura, sed post kelka tempo, depende de via intereso, ĝi priatentos ankaŭ aliajn artojn.

La rubrikestro pri literaturaĵoj, la ĉefa ĉevalisto, kiu zorgos pri viaj Pegazoj, estas s-ro Venelin Mitev el Bulgario (Sofio).


AmUzE-prapaĝo | Enhavo de "AmUzE" 2-3/99 | Enhavo de "AmUzE" 1/99 | Abonkondiĉoj | Adreso | Retpoŝto

El "AmUzE" 2-3/99, p. 29-31


(c) Tiu æi paøo estas kreita de  GSM: +359 87 62-74-26
Lasta aktualigo: la 2-an de januaro 2000
La paøo estas parto de la TTT-ejo de revuo "AmUzE":
<http://www.interpres.org/amuze>